![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Suda karakaro
Caracara plancus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Poliborenoj estas subfamilio de birdoj de la falka familio, Falkedoj. Ĝi enhavas la karakarojn, arbarfalkojn, kaj la Ridfalkon. Ĉiuj specioj de tiu subfamilio estas indiĝenaj de Ameriko.[1] La kompono de Falkedoj estas pridisputata, kaj tiele la Poliborenoj ne estas konsiderataj en la listo de la American Ornithologists' Union pri birdoj de Norda kaj Suda Ameriko. Tiu listo de nordamerikaj birdoj konsideras la Ridfalkon vera falko (subfamilio Falkenoj) kaj anstataŭas Poliborenojn per Karakarenoj kaj Mikrasturenoj.[2] aliflanke la listo de sudamerikaj birdoj klasigas ĉiujn el la karakaroj kiel veraj falkoj kaj kaj metas la Ridfalkon kaj la arbarfalkojn et la subfamiio Herpetoterenoj.[3]