Presbiterianismo

John Knox

Presbiterianismo estas kristana konfesia tradicio kiu devenas de la disvolviĝo de la instruoj de Johano Kalvino kaj liaj posteuloj ĉefe en Skotlando. La nomo de la konfesio estas derivita el la termino presbitero (greke πρεσβύτερος), unu el la estraro de la baza eklezia unuo (presbiterujo) iom simila al diocezo. Tamen, plej multaj presbiterianaj eklezioj ne havas episkopojn. La pli grandaj presbiterianaj eklezioj havas ankaŭ organizajn nivelojn super la presbiterujo, kutime nomataj "sinodoj" kaj "ĝeneralaj asembleoj".

Presbiterianismo komenciĝis en la 16-a jarcento, kiam John Knox revenis al Skotlando post studado kun Kalvino en Ĝenevo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne