Johano Kalvino

Johano Kalvino
Persona informo
Jean Calvin
Naskonomo Jehan Cauvin
Naskiĝo 10-an de julio 1509 (1509-07-10)
en Noyon, Picardy,  Reĝlando Francio
Morto 27-an de majo 1564 (1564-05-27) (54-jaraĝa)
en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo
Mortis per sepso vd
Tombo Cemetery of Kings vd
Religio protestantismoKalvinismo vd
Lingvoj latinafrancameza francagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando FrancioRespubliko de Ĝenevo vd
Alma mater Collège de la Marche • Collège de Montaigu • Universitato de Bourges • Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Subskribo Johano Kalvino
Familio
Patro Gérard Cauvin vd
Edz(in)o Idelette Calvin vd
Profesio
Okupo teologo • pastro • Protestanta reformisto • pastoroadvokatoverkisto vd
Laborkampo teologio vd
Aktiva en ĜenevoStrasburgo vd
Doktoreca konsilisto Melchior Volmar vd
Verkado
Verkoj Institucio de la Kristana Religio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano KALVINO (latine Joannes Calvīnus, de kie devenas la formo esperanta kaj la refrancigo Jean Calvin; naskita kiel Jehan Cauvin la 10-an de julio 1509 — m. la 27-an de majo 1564) estis influa franca teologo kaj pastoro dum la Protestantisma Reformacio. Li multe kontribuis al la disvolviĝo de nova kristana teologia sistemo poste nomita kalvinismo. Kalvino unue laboris kiel humanista juristo, antaŭ ol rompi kun la Romkatolika Eklezio ĉirkaŭ la jaro 1530. Kiam komenciĝis la persekutado de protestantoj en Francio, Kalvino fuĝis al Bazelo (Svislando), kie li en 1536 publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko Institucio de la Kristana Religio.

En la sama jaro, Kalvinon invitis Guillaume Farel por helpi al la eklezia reformado en Ĝenevo. La urba konsilantaro kontraŭis la akcepton de la ideoj de Kalvino kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de Martin Bucer, Kalvino sekve iris al Strasburgo, kie li fariĝis pastoro de eklezio de francaj rifuĝintoj. Li daŭre subtenis la reformacian movadon de Ĝenevo, kien li estis denove invitita por gvidi ĝin. Post sia reveno al Ĝenevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj liturgio, malgraŭ la kontraŭstaro de pluraj potencaj familioj de Ĝenevo, kiuj provis malgravigi lian aŭtoritaton. Dum tiu periodo ankaŭ alvenis al Ĝenevo Miguel Servet, hispano famiĝinta pro sia hereza doktrino. Li estis denuncita de Kalvino kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la senĉesa alveno de novaj rifuĝintoj favoraj al Kalvino, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontraŭuloj de Kalvino devis forlasi Ĝenevon. Johano Kalvino dediĉis la finon de sia vivo al la disvolviĝo de la Reformacio, en Ĝenevo sed ankaŭ tra la tuta Eŭropo.

Kalvino estis senlaca polemika kaj apologeta verkisto, kiu kaŭzis multajn teoriajn debatojn. Li ankaŭ interŝanĝis amikajn kaj subtenajn leterojn kun multaj reformistoj, inkluzive de Philipp Melanchthon kaj Heinrich Bullinger. Krom la Institutojn, li verkis komentariojn pri plejmultaj libroj de la Biblio, sed ankaŭ teologiajn eseojn kaj konfesajn dokumentojn. Li cetere proponis predikojn en Ĝenevo tutsemajne. Kalvinon forte influis la verkoj de Aŭgusteno de Hipono, kiuj interalie inspiris al li la doktrinon de antaŭdestinismo kaj la plenan suverenecon de Dio rilate al savo.

La verkoj kaj predikoj de Kalvino rekte naskis la branĉon de teologio, kiu nun havas lian nomon. Presbiterianoj kaj aliaj Reformitaj Eklezioj, kiuj ĝis hodiaŭ rigardas Kalvinon kiel ĉefan influon de siaj kredoj, disvolviĝis tra la tuta mondo. La ideoj de Kalvino konsiderinde influis gravajn religiulojn kaj tutajn religiajn movadojn, inkluzive de puritanismo. Pluraj historiistoj eĉ sugestis, ke kalvinismo kontribuis al la naskiĝo de kapitalismo, individuismo kaj moderna demokratio en Okcidento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne