Reformacio

Marteno Lutero, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna.
Kalvino.
Reformacio en Pollando en la jaro 1573 (la plej granda disvolvo de Protestantismo).
La religia situacio en Pollando en la jaro 1750 (post la venko de kontraŭreformacio).

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta ReformadoEŭropa Reformacio[1] estis eklezidisigo de la okcidenta kristanismo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skribaĵoj. En 1517 li publikigis siajn Naŭdek kvin tezojn kontraŭ la indulgencoj. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon de la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de indulgencoj", laŭ Lutero, vera forkapto de la Evangelio, kiu devus esti libere predikata, ne vendata. Li insistis, ke la papo ne havas aŭtoritaton super la purgatorio kaj ke la katolika doktrino de la meritoj de la sanktuloj ne havas bazon en la evangelioj. Tiuj atakoj ampleksiĝis por kovri multajn el la katolikaj doktrinoj kaj praktikoj. Lutero estis ekskomunikita de la papo Leono la 10-a en Januaro 1521. La Dieto de Worms de Majo 1521 kondamnis Luteron kaj oficiale malpermesis, ke civitanoj de la Sankta Romia Imperio defendu aŭ disvastigu liajn ideojn.[2] Lutero pluvivis, post esti deklarita eksterleĝulo, pro la protektado de la princelektisto Frederiko la Saĝulo. Ĝenerale, la Reformaciistoj argumentis, ke la savo estas kompleta statuso bazita sur nur la fido en Jesuo kaj ne procezo kiu postulas bonajn farojn, kiel en la katolika rigardo. Ŝlosilaj okazaĵoj de la Reformacio estis: la menciita Dieto de Worms (1521), la kreado de la luterana Duklando Prusujo (1525), la Angla Reformacio (1529 antaŭen), la katolika Koncilio de Trento (1545–63), la Paco de Aŭgsburgo (1555), la ekskomuniko de Elizabeto la 1-a (1570), la Edikto de Nantes (1598) kaj la Paco de Vestfalio (1648). La Kontraŭreformacio, nomita ankaŭ la Katolika Reformacio aŭ la Katolika Revivado, estis la periodo de katolikaj reformoj iniciatitaj reage al la Protestanta Reformacio.[3] La fino de la Reformacia epoko estas disputata.

La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝtata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis Marteno Lutero, Huldrych Zwingli kaj Johano Kalvino. La reformacia movado ene de Germanio diversiĝis preskaŭ tuje, kaj aliaj reformaj klopodoj leviĝis sendepende el Lutero. La plej grandaj grupoj estis ja la luteranoj kaj kalvinistoj (aŭ reformaciaj); luteranaj eklezioj estis fonditaj ĉefe en Germanio, Baltio kaj Skandinavio, dum reformaciaj eklezioj estis fonditaj ankaŭ en Francio, Svisio, Hungario, Nederlando kaj Skotlando. La nova movado influis ankaŭ super la Eklezio de Anglio decide post 1547 dum la regado de Eduardo la 6-a kaj Elizabeto la 1-a, kvankam la nacia eklezio sendependiĝis sub la reĝo Henriko la 8-a komence de la 1530-aj jaroj pro politikaj tialoj pli ol pro religiaj tialoj. Estis ankaŭ reformaciaj movadoj tra tuta kontinenta Eŭropo konataj ĝenerale kiel Radikala Reformacio kio konsistis el Anabaptismo, Moravianoj, kaj aliaj pietismaj movadoj.[4]

Kvankam la kerna tialaro malantaŭ tiuj ŝanĝoj estis teologia, multaj aliaj faktoroj ludis gravan parton, inklude la ekon de naciismo, la okcidenta skismo kiu eroziis la popolan fidon pri la papeco, la koruptado de ekleziularo, kaj la novaj instruoj de la Renesanco kiuj pridiskutis multon el la tradicia pensaro. Je teknologia nivelo la invento de la presmaŝino fare de Johano Gutenbergo iĝis tre grava en tio ke havigis la rimedojn por la rapida dissemado de novaj ideoj aparte en naciaj lingvoj, disde latino.

La Romkatolika Eklezio reagis per Kontraŭreformacio iniciatita de la Koncilio de Trento. Multe pli malfacila laboro por kontraŭbatali protestantismon estis farita de la bone organizita nova ordo de Jezuitoj. Ĝenerale, Norda Eŭropo, kun la escepto de la plejparto de Irlando, venis sub la influon de protestantismo. Suda Eŭropo restis romkatolika, dum Centra Eŭropo estis loko de akra konflikto, finiĝinte en la Tridekjara milito, kio lasis ĝin amase detruita.[5][6]

La protestantismo iĝis la tria plej granda branĉo de la kristanismo, kun aro da kredantoj kun pli da 500 milionoj kaj kiu dum la 20a jarcento rapide ĵus etendiĝis al Latinameriko,[7] Azio kaj Afriko.

  1. Armstrong, Alstair (2002). European Reformation: 1500–1610 (Heinemann Advanced History): 1500–55. Heinemann Educational. ISBN 0-435-32710-0.
  2. Fahlbusch, Erwin, kaj Bromiley, Geoffrey William (2003). The Encyclopedia of Christianity, Volume 3. Grand Rapids, Michigan: Eerdmans. p. 362.
  3. Counter Reformation. Encyclopædia Britannica Online.
  4. Kenneth G. Appold, The Reformation: A Brief History (2011, angle: "La reformacio: Mallonga Historio") rete
  5. Pewforum: Christianity (2010) (PDF). Alirita 2014-05-14.
  6. Jay Diamond, Larry. Plattner, Marc F. and Costopoulos, Philip J. World Religions and Democracy. 2005, paĝo 119. Ligilo: [1] (saying "Not only do Protestants presently constitute 13 percent of the world's population—about 800 million people—but since 1900 Protestantism has spread rapidly in Africa, Asia, and Latin America.')
  7. Martínez Fernández, Luis (2000). "Crypto-Protestants and Pseudo-Catholics in the Nineteenth-Century Hispanic Caribbean". Journal of Ecclesiastical History. 51 (2): 347–365. doi:10.1017/S0022046900004255. S2CID 162296826.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne