Praprotestantismo, ankaŭ nomata antaŭ-Reformaciaj movadoj, estas individuoj kaj movadoj kiuj havis ideojn similajn al Protestantismo antaŭ la jaro 1517, kiun historiistoj kutime rigardas kiel la komenca jaro por la Reformacia epoko.[1] Gravaj reprezentantoj de praprotestantismo estas Petro Valdo, John Wyclif, Jan Hus kaj la movadoj kiujn ili komencis.