Indulgenco

Indulgenco laŭ katolikismo kaj kelkaj aliaj kristanaj konfesioj estas redukto aŭ nuligo de puno pro plenumitaj pekoj. La katolika sakramentaro postulas por tio tri kondiĉojn:

  1. Pento (latine contritio cordis = humila pento de la koro).
  2. Konfeso (confessio oris = buŝa konfeso) al sacerdoto, kiu rajtas pardoni la kulpon, sed ne nuligi la penon kuntrenitan de la peko.
  3. Kompenso, (satisfactio operis = kompenso per faro). Ĝi povas konsisti en preĝo, almozoj, pilgrimado, fastado ktp.

Kiel intuicieblas, ĉiu el tiuj kondiĉoj povas esti neglektata: tial la indulgenco ne realiĝas. Krome, kaj precipe la lasta kondiĉo kiu nun estas efike reglamentata sed en la pasinto povis konduki al troigoj kiel al skurĝigado aŭ al almozo kvazaŭ iluzia substituo de la unua kondiĉo ktp, tiuj kondiĉoj povas esti erare prezentitaj, kiel foje okazis kaj okazas.

Laŭ nuna katolika (ankaŭ protestanta) teologia doktrino, homo ne povas per nura propra iniciato akiri pardonon kaj indulgencon, sed nur fidante al la "kompensa ofero" de Jesuo Kristo lia “bonagado” akiras la celon.

Ĝuste tio, laŭ nemalofta onidiro, ne ĉiam estintus la katolika starpunkto; sed kritika analizo de sennombraj dokumentoj de provincaj koncilioj kaj sumoj ktp montras ke tiu koncepto ĉiam gvidis la tutan kristanan doktrinon.

Laŭlonge de kelkaj jarcentoj, papoj kaj episkopoj (proprainiciate aŭ rajtigite de la papoj) kutimis peti, kiel pentofaran kontentigon por la akirado de la indulgenco (nome, estingo de la peno), monan oferon kaj pri tiu ofero ili koncedis al pentofarantaj donacantoj atestan bileton. La lasta fama epizodo de tiu sistemo okazis kun la papo Leono la 10-a: ĉi kaze, foje, predikantoj ŝarĝitaj anonci (kaj distrumpeti) la indulgencon kaj kolektigi la monon malpli insistis pri la neceso de sincera pento kaj animaj kondiĉoj ol pri mona donaco: fine aperis ke tuta afero similis al "vendado de indulgencoj". Tiu konduto reagigis Marteno Lutero kaj aliaj katolikaj eklezianoj (vidu plisube), kaj devigis la Trentan Koncilion pritrakti indulgencojn kaj sugesti korektadon rilate ilian proklamadon kaj disdonadon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne