Ribelo de Varsovio

Tiu ĉi artikolo estas pri la ribelo en 1944. Pri la ribelo en 1943 vidu la artikolon Ribelo en varsovia geto.

Ribelo de Varsovio
Konflikto: Dua Mondmilito
La 1-an de aŭgusto, la 17-a horo. La ribelo komenciĝas - patrolo de leŭtenanto Jankowski ekiras en agadon
insurekcio
Daŭro: 1-a de aŭgusto - 2-a de oktobro, 1944
Loko: Varsovio, Pollando
Rezulto: Germanio venkis
Flankoj
Pollando Nazia Germanio
Komandantoj
Tadeusz Komorowski
Antoni Chruściel
Tadeusz Pełczyński
Erich von dem Bach-Zelewski
Rainer Stahel
Heinz Reinefarth
Bronislav Kaminski
Petro Dyachenko
Forto
47.500 25.000
Perdoj
10.000 mortintoj 10.000 mortintoj
vdr

La ribelo de Varsovio aŭ la Varsovia Ribelo 1944 (pole powstanie warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto en la Dua Mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.

Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne