Seatlo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona urbo. Por informoj pri la amerindiana estro, vidu la artikolon Ĉefo Seattle.
Seatlo
angle Seattle, ĉine 西雅圖, japane シアトル, ruse Сиэтл, koree 시애틀
urbo
Seattle
Oficiala nomo: Seattle
Kromnomoj: La Smeralda Urbo, Porgedo al Alasko, Reĝina Urbo de la Pacifik-nordokcidento (usona)
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Vaŝingtonio
Kantono Kantono King
Situo Seattle
 - alteco 54 m s. m.
 - koordinatoj 47° 36′ 35″ N 122° 19′ 59″ U / 47.60972 °N, 122.33306 °U / 47.60972; -122.33306 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 158 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 369,2 km² (36 920 ha)
 - de aglomeraĵo 21,202 km² (2 120 ha)
 - de tera surfaco 217,2 km² (21 720 ha)
 - de akvo 152 km² (15 200 ha)
Loĝantaro 662 400 (2015)
 - de aglomeraĵo 2 712 205
 - de metropolo 3 439 809
Denseco 1 794,15 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 127 922 loĝ./km²
Estiĝo 2-a de decembro 1869
Urbestro Bruce Harrell
Horzono PTZ (UTC-8)
 - somera tempo PTZ (UTC-7)
Poŝtkodo 98101–19, 98121–22, 98124–27, 98129, 98131, 98133–34, 98136, 98138–39, 98141, 98144–46, 98148, 98154–55, 98158, 98160–61, 98164–66, 98168, 98170, 98174–75, 98177–78, 98181, 98185, 98188, 98190–91, 98194–95, 98198–99
Telefona antaŭkodo 206
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Seattle, Washington
Retpaĝo: seattle.gov
Map

Seatlo (angle Seattle [si‑AT‑el];  aŭskultu) estas havenurbo en la nordokcidenta angulo de Usono, en la ŝtato Vaŝingtonio, 164 km (102 mejloj) alsude de la kanada landlimo.

La 20‑a plej granda usona urbo en 2014, Seatlo prisetliĝis en 1851 sub la nomo New York Alki ("Estonta Novjorko" en ĉinuka piĝino), kaj ludis grandan rolon en la Alaska orimpetego en 1897. La nomo Seattle devenas de la Ĉefo Seattle, tribestro de la indianoj duwamish kaj suquamish.

Seatlo estas la plej multnombre loĝata urbo en nordokcidenta Usono, kaj la administra sidejo de Kantono King.

Kromnomata la “smeralda urbo”, Seatlo estas la sidejo de mondfamaj kompanioj kiel Starbucks kaj Amazon.com (kaj, ĝis 2001, Boeing). Cetere, la sidejo de Microsoft estas en Redmond apud Seatlo. Seatlo estas ankaŭ konata kiel hejmo de alternativa muziko kaj bona kafo. La plej rekonebla konstruaĵo de Seatlo estas la Spacnadlo (Space Needle), konstruita pro la Internacia ekspozicio de 1962, Ekspozicio Jarcento 21. La profesiaj sportteamoj estas la Mariners (bazpilko), Seahawks (usona futbalo), Storm (korbopilko (ina)), Sounders (asocia futbalo), kaj Kraken (glacihokeo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne