Selena Quintanilla Pérez , pli konata kiel Selena, estis usona-meksika kantistino, agnoskata en la tempo de sia morto kiel reĝino de teĥana muziko. Selena naskiĝis kiel plej juna infano de meksika almigrinta familio. Ŝia unua albumo estis eldonita kiam ŝi aĝis dekdu jarojn. En la teĥana muziko en la jaro 1987 estis al ŝi donita premion de la jara kantistino. Tiu ĉi premio alportis al ŝi kontrakton kun EMI. Komence de la 1990-aj jaroj en hispanlingvaj landoj, ekzemple en Meksiko, ŝi iĝis famulo kun albumoj kiel Selena Live!. En 1993 ŝi gajnis kun tiu ĉi albumo Grammy-an premion pro la plej bona meksika-usona albumo. La kanto "Amor Prohibido" en la jaro 1994 tenis ŝin inter la kvar plej bonaj hispanaj furorkantoj.
Murdo, krimita fare de Yolanda Saldívar, donis al ŝi legendan postenon en Usono kaj en Meksiko. La 12-an de aprilo 1995, du semajnoj post ŝia morto, George W. Bush, estinte guberniestro de Teksaso, proklamis ŝian naskiĝtagon Tago de Selena en Teksaso. En 1997 oni sorti filmon, en kiu Jennifer Lopez korpigas la vivon de Selena. Selena estas samtempe rememorigata de muzeo kaj de granda bronza statuo, nome Mirador de la Flor en Corpus Christi, kiu estas ĉiusemajne vizitata de centoj da vizitantoj.