Skribisto

Se vi serĉas artikolon pri mezepokaj monaĥoj, kiu kopiis tekstojn, vidu Kopiisto.
Antikva egipta skribisto kun papirusfolio

La profesio de skribisto (lat.: Actuarius) kiel spertulo pri skribo kaj lego plurfoje ŝanĝiĝis dum la paso de la homa historio laŭ taskaro kaj graveco.

En la antikvaj kulturoj skribistoj estis altfakuloj, kiuj rangis ĉepinte de siaj socioj. Dum epokoj, en kiuj eĉ la reĝo preskaŭ neniam scipovis legi nek skribi, ili havis la pozicion de skribfakulo kaj aktisto. En la mezepoko la monaĥejoj estis centroj de la skribarto, kies ĝermoj ili fariĝis. Ekde la malfrua mezepoko la supren strebanta burĝaro komencis mal-analfabetiĝi; proceso, kiun aparte en Germanujo progresigis la reformacio. Pro la kreska kleriĝo de la socio la funkcio de la skribistoj evoluis al tiu de aktisto.

Nuntempe vera skribista profesio ekzistas en la socioj de subevoluitaj landoj, kie la anafabetismo ankoraŭ estas vaste disvastiĝinta.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne