Somera Olimpiko 2020

XXXII Somera Olimpiko
Loko: Tokio ( Japanio)
Komenca dato: La 23-a de julio 2021
Fina dato: La 8-a de aŭgusto 2021
Nombro de nacioj:
205 + EOR
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
11 656
( / )
Nombroj de sportoj:
33 (50 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2016 2024 →
Vintra olimpiko
← 2018 2022 →
vdr

[1]

La Somera Olimpiko de 2020, oficiale la Ludoj de la 32-a Olimpiado kaj markitaj Tokio 2020 (東京2020), estis internacia multsporta evento okazinta de la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio, kun kelkaj preparaj eventoj kiuj komencis je la 21-a de julio.

La 125-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en Bonaero, Argentino elektis Tokion gastiga urbo je la 7-a de septembro 2013.[2] Oni originale intencis okazigi la ludojn de la 24-a de julio ĝis la 9-a de aŭgusto 2020, sed en marto 2020 oni postdatigis la eventon pro la kronvirusa pandemio, la unua tia okazaĵo en la historio de la Olimpikaj ludoj (antaŭaj ludoj estis nuligitaj sed neniam postdatigita).[3] Tamen, la evento retenis la nomon Tokio 2020 por merkataj kaj markaj celoj.[4] Ĝi estis plejparte okazigita sen publikaj spektantoj permesitaj pro la deklaro de stato de krizo en la Granda Tokia Areo responde al la pandemio.[noto 1] Sekvanta la olimpiko, la somera Paralimpiko estis ŝovitaj al inter la 24-a de aŭgusto kaj la 5-a de septembro 2021, 16 tagoj post la fino de la Olimpiko.[6]

Litova poŝtmarko pri la 32a Somera Olimpiko de Tokio. La bildoj de la diversaj sportoj ŝajnas stiligitaj japanaj literoj.

Ĉi tiu estis la kvara Olimpiko en Japanio, post Tokio 1964 (somero), Sapporo 1972 (vintro) kaj Nagano 1998 (vintro).[noto 2] Tokio estis la unua urbo en Azio kiu gastigis la somerajn ludojn dufoje. La Olimpiko de 2020 estis la dua el tri sinsekvaj Olimpikoj en Orienta Azio, post la Vintra Olimpiko de 2018 en Pjonĉango, Sud-Koreio kaj antaŭ la Vintra Olimpiko de 2022 en Pekino, Ĉinio.

En la plursporta evento okazis 339 konkursoj de 50 sportfakoj de 33 sportoj.[8] Novaj eventoj por 2020 inkluzivis triopan korbopilkon, liberstilan BMX-n, kaj la revenon de medisona biciklado por viroj kaj enkonduko de la sama evento por inoj. Novaj politikoj de la IOK ankaŭ permesis, ke la gastiga organizanta komitato aldonu novajn sportojn al la Olimpika programo por nur unu Olimpiko. La sportofakoj aldonitaj de la japana Olimpika Komitato estis bazopilko kaj softbalo, karateo, sporta grimpado, surfado, kaj rultabulado. La lastaj kvar el ĉi tiuj okazis la unuan fojon en Olimpiko.[9]

Usono ricevis la plej multajn medalojn laŭ kaj oraj medaloj (39) kaj medaloj entute (113), kaj Ĉinio estis dua laŭ ambaŭ kalkuloj (38 kaj 88). Gastiga nacio Japanio estis tria, kun la plej multaj oraj (27) kaj entutaj (58) medaloj gajnitaj de la japana delegacio ĉe Olimpiko. Britio estis kvara, kun entute 22 orajn kaj 65 medalojn, la unua nacio ĉe la someraj Olimpikoj kiu pliigis aŭ egalis siajn entutajn medaojn gajnitajn en la du Olimpikoj post gastigi ilin. La rusa delegacio konkurencante kiel la ROC estis kvina kun 20 oraj medaloj, kaj tria en la entuta medala kalkulo, kun 71 medaloj. Bermudo, Filipinoj, kaj Kataro ĉiu gajnis sian unuan Olimpikan oran medalon.[10][11][12] Burkino, San Marino, kaj Turkmenio gajnis sian unuan Olimpikan medalon.[13][14]

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)
  2. Olympics 2020: Tokyo wins race to host Games (Olimpiko de 2020: Tokio gajnas la konkuron rajti gastigi la ludojn). BBC Sport (la 7-a de septembro 2013). Arkivita el la originalo je la 5-a de februaro 2016.
  3. Olympics history: Have the Games been postponed before? (Olimpika historio: ĉu la ludoj iam antaŭ estis postdatigitaj?). Los Angeles Times (24 March 2020). Arkivita el la originalo je la 29-a de marto 2020.
  4. Multiple sources:
  5. "Spectators Will Be Barred at Tokyo Olympics Amid New Covid Emergency (Spektantoj estos malpermesataj en la olimpiko de Tokio meze de nova kronvirusa krizo)", la 8-an de julio 2021.
  6. "Tokyo Olympics and Paralympics: New dates confirmed for 2021", BBC Sport, la 30-an de marto 2020.
  7. 'This isn't the first time Olympics in Japan have been disrupted (Jen ne unuafoje ke Olimpikoj en Japanio estis malhelpataj). The Washington Post.
  8. Olympic Programme (angle). Alirita la 9-an de novembro 2019.
  9. Kremers, Daniel. (2020) “Outdoor sports in the periphery: Far from the compact games (eksterstadiona sportado en la periferio: fore de la centro de la ludoj)”, Barbara Holthus: Japan Through the Lens of the Tokyo Olympics. eldonejo Routledge. doi:10.4324/9781003033905. ISBN 978-1-003-03390-5.
  10. Flora Duffy wins Bermuda's first Olympic gold as GB's Georgia Taylor-Brown takes silver (la 26-an de julio 2021). Alirita la 26-an de julio 2021.
  11. The Philippines Wins Its First Olympic Gold After Nearly 100 Years Of Trying. Alirita la 26-an de julio 2021.
  12. Weightlifter Meso wins Qatar's first ever Olympic gold medal. Alirita la 31-an de julio 2021.
  13. Oyeleke, Sodiq, "Hugues Zango wins Burkina Faso's first-ever Olympic medal", la 5-an de aŭgusto 2021.
  14. Ellingworth, James, "Weightlifter Guryeva wins Turkmenistan's 1st Olympic medal", la 27-an de julio 2021.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita; $2


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne