Surfado

Surfado
speco de sporto • olimpika sporto
akvosporto • tabulsporto • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
surfado apud la havaja insularo
surfanto ĉe la norda marbordo de Oʻahu
surfanto en onde formita "tubo"

Surfadoondorajdado (havaje heʻe nalu [ˈhɛʔɛ ˈnɐlu], angle surfing [ˈsɝfɪŋ]) estas sporto, sur grandaj tabuloj kaj sen plia helpo subengliti grandajn marajn ondojn. La sporto devenas de la insuloj de Havajo kaj angle nomiĝas surfing, kio gvidis al la sinonima esperanta vorto surfado.

De multaj jarcentoj la havajaj junuloj tiel amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sporton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la sporton por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Nuntempe organiziĝas multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj konkursoj, en kiuj surfantoj povas kompari siajn kapablojn. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por surfado ne nur estas en Havajo, KalifornioAŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne