Templo

Por militista, kristana ordeno (1118-1312), vidu la paĝon Templanoj.

La Greka templo de Hefesto.
Alsupra rigardo laŭ centra stuparo al la Bahaa Templo ĉirkaŭita de la Penditaj Ĝardenoj en la Bahaa Mondcentro sur Monto Karmel.

Templo (latine templum) estas konstruaĵo, destinita al servo kaj kulto de dio kaj diino.

Laŭ Francisko Azorín templo estas Edifico dediĉita al religia kulto.[1] Li indikas etimologion el la greka temenos, el temnein (apartaĵo), kaj de tie la latina templum. Kaj li aldonas la terminon templeto, por malgranda templo, konstruaĵo similanta tion.[2]

Templo estas strukturo konstruita por religiaj celoj, kiel didomo. Preskaŭ ĉiu religio kaj kulturo havas ian templon, kies arkitektura stilo kongruas kun la naturo de la kultado kaj la trajtoj de la socio. La konstruado de la templo kutime reprezentas la plej bonan arkitekturon de la kulturo kiu konstruis ĝin siatempe. Tio estas reflektita en la grandiozeco de la konstruaĵo, la artaĵoj kiuj akompanas ĝin kaj la situo de la konstruaĵo rilate al la grandurbo.

Dum la historio estis kutimo starigi templojn en lokoj kie jam estis sankta strukturo en la pasinteco, kaj tio troviĝas ankaŭ en arkeologiaj lokoj. Simile, en la Mezepoko kaj modernaj tempoj sanktaj lokoj estas konvertitaj por la avantaĝo de la reganta religio.

Ĉiuj preĝejoj: Moskeoj, kristana preĝejoj kaj sinagogoj tra la Proksima Oriento ŝanĝis sian religian nomon laŭ la volo de la regantoj. Elstara ekzemplo de tio estas la Hagia Sofia en Istanbulo.

Krom esti la templo loko por religia kultado, ĝi foje estas uzita fare de socio ankaŭ por la avantaĝo de renkontiĝo kaj ne-religia komunumagado. La templospaco aŭ apuda spaco estas desegnita por ke ĝia komunumo de uzantoj povu kunveni kaj aŭdi sian gvidanton, okazigi diversajn sociajn eventojn aŭ eĉ okazigi merkaton proksime de la templo, pro la fakto, ke multaj homoj venas al ĉi tiu loko. Ĉi tiuj trajtoj estas tutmondaj sed por ĉiu speco de templo en ĉiu religio kaj kulturo estas tute malsamaj trajtoj.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 199.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne