Tirano

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Albanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tirano (apartigilo).
Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.
Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.
Tirano
albane Tiranë
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Tirano
Oficiala nomo: Tiranë
Ŝtato Albanio Albanio
Provinco Provinco Tirano
Distrikto Distrikto Tirano
Historia regiono Otomana imperio
Montaro Montaro Dajti
Riveroj Tirano, Ishëm
Situo Tirano
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 41° 19′ 48″ N 19° 49′ 12″ O / 41.33000 °N, 19.82000 °O / 41.33000; 19.82000 (mapo)
Areo 41,8 km² (4 180 ha)
Loĝantaro 618 431 (2008)
Denseco 14 795 loĝ./km²
Fondita 1614
Urbestro Erion Veliaj

(ekde 21-a de julio 2015)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1001–1028
Telefona antaŭkodo +355 4
Nacia heroo Gjergj Kastrioti Skanderbeg
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Tirana
Retpaĝo: www.tirana.gov.al
Map

Tirano (albane Tiranë ofte latinskribite en naciaj lingvoj kiel Tirana) estas ĉefurbo de Albanio, situante ĉe la rivero Ishm kaj havante 700.000 loĝantojn (stato 2002). Tirano havas universitaton, muteojn, flughavenon kaj kulturejojn. Ĝi estas ĉefejo de prefektujo Tirano kaj la samnoma distrikto.

La urbo kuŝas ĉe la piedoj de la Dajti-montoj (1613 m super m.n.) kaj ĉirkaŭ 30 km de la marbordo. Sude kaj okcidente fermas la urbon montetoj. La sola vojo en nordokcidento malfermiĝas al ebenaĵo. Ĉe la norda urborando fluas la rivero Tirano. Kelkajn kilometrojn sude fluas la Erco preter Tirano. La urban centron trafluas la rivereto Lana.

En Tirano regas mediteranea klimato kun jara averaĝa temperaturo de 16 °C kaj jara precipitaĵo de 1200 mm.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne