Transsiberia fervojo | |
---|---|
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 9288 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Maksimuma rapideco | 140 km/h |
La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) (ruse Транссибирская магистраль, mallonge ruse Транссиб) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio, kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostoko ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.