Vajmara Respubliko

Ĉi tiu artikolo temas pri politika sistemo en Germanlando inter 1918 kaj 1933. Por urbo "Weimar" en federacia lando Turingio rigardu la paĝon Vajmaro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Weimar.
Germana Regno
("Vajmara Respubliko")
Plena origina nomo:
Deutsches Reich
("Weimarer Republik")
 Germana Imperiestra Regno 19181933 Nazia Germanio 

flago

flago
historia lando • historia epoko • suverena ŝtato
Geografio
Landoj de la Vajmara Respubliko; blue markita estas la plej granda el ili, Prusio.
Landoj de la Vajmara Respubliko; blue markita estas la plej granda el ili, Prusio.
Ĉefurbo:
Areo:
468 787 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu la dokumentaron por la koncerna informkesto kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
62 411 000 Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu la dokumentaron por la koncerna informkesto kaj korektu la artikolon) (en 1925)
Ŝtat-strukturo
Papiermark • Renta markoregnomarko Mark (1876–1923)
Reichsmark (1924–1933)
Estiĝo:
novembro 1918
Pereo:
januaro 1933
Antaŭaj ŝtatoj:
Germana Imperiestra Regno Germana Imperiestra Regno
Postsekvaj ŝtatoj:
Nazia Germanio Nazia Germanio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Ligo de Nacioj

vdr

Vajmara Respubliko estas nomo de la germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918 kaj ekzistis ĝis 1933. Oficiale la lando daŭre nomiĝis Germana Regno (Deutsches Reich).

Oni konsideras la respublikon la unua demokratia ŝtato en Germanio. Ĝi havis federacian strukturon kun 18 landoj. La Vajmara Konstitucio difinis registaran sistemon miksan inter prezidanta kaj parlamenta sistemoj.

La ĉefurbo de la respubliko estis Berlino, kie sidis la registaro kaj kunvenis la parlamento (Reichstag). La nomo de la respubliko deriviĝas de la urbo Vajmaro, en kiu kunvenis la konstituci-dona nacia asembleo.

La karakteron de la respubliko forte influis la ĵusa unua mondmilito, en kiu Germanio malvenkis, kaj la traktato de Versailles. La disfalon de la respubliko en 1933, kiu markas la fortiĝon de nacisocialismo, oni ligas interalie al la dissplitiĝo de la povo en la multfrakcia parlamento.

La konstitucio de la postmilita Germanio (ekde 1949) provis eviti la kredatajn aŭ verajn fuŝojn de la Vajmara Konstitucio, ekzemple plifortigis la rolon de la parlamento kaj ebligis malelekton de registarestro nur elektante samtempe novan.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne