Vikicitaro

Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
MediaWiki wiki • Vikimedia projekto
Priskribo Plurlingvara vikio por kompili citaĵojn
Lando tutmonda
Retadreso https://wikiquote.org/
Kategorio Vikio
Lingvo(j) Multaj (inkludas Esperanton)
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Fondiĝo 27-an de junio 2003
Stato aktiva
vdr
Logobildo de Vikicitaro

Vikicitaro (angle Wikiquote) estas multlingva kunlabora projekto arigi surrete citaĵojn. Ĝi estas frata projekto de Vikipedio kaj unu el familio de wiki-bazitaj projektoj prizorgita de Fondaĵo Vikimedio, funkciante per MediaWiki softvaro. Ĝi estis fondita laŭ ideo de Daniel Aslton kaj realigita de Brion Vibber. La celo de la projekto, kiu komenciĝis kiel elkreskaĵo Wikipedia Famous Quotations, devas produkti kunlabore vastan referencon de citaĵoj de eminentuloj, librojn, filmojn, proverbojn, ktp. kaj esti tiel bonorda kiel eble konsiderante la detalojn de la citaĵoj kaj disponigo de konvenaj homaj referencoj de citaĵoj.

Komence, la projekto estis kreita nur en la angla en julio 2003 sed posta ampleksigo kiu inkludis kromajn lingvojn estis komencita en julio 2004. En februaro 2021 ekzistis aktivaj Vikicitaraj ĉefpaĝoj por 67 lingvoj konsistante el totalo de 248 047 artikoloj kaj 1 755 ĵus aktivaj redaktistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne