Klasikismo

Klasikismo estas la kultura tendenco preferi atingojn, inkluzive de la artaj formoj de esprimo, de antikvo, t.e. unue kaj ĉefe antikva Grekio kaj antikva Romo. Tia tendenco aperis en diversaj tempoj en la historio de la okcidenta kulturo. Elstaraj manifestiĝoj de tiu tendenco troveblas en renesanca arto en Italio kaj en novklasikismo dum la 19-a jarcento.

La naskiĝo de la esprimo en literaturaj kaj artaj debatoj en la 19-a jarcento. En tiuj tagoj, kontraŭuloj de modernismo kaj precipe kontraŭuloj de romantikismo predikis pli proksiman ligon al la klasikaj ĉefverkoj de Grekio kaj Romo, kaj tial estis nomitaj "klasikistoj". Similaj debatoj okazis kaj antaŭe kaj poste. Estas ofte identigi klasikismajn tendencojn kaj movadojn en malsamaj periodoj, de a.K. ĝis la nuntempo, foje en ĝenerala kultura kunteksto preter la mallarĝaj sferoj de la diversaj artoj.

Hodiaŭ la esprimo klasikismo estas uzita en larĝa signifo, foje kun aldono de "naiva", kontraste al dogma, ortodoksa, doktrina, aŭ raciisma klasikismo. La esprimo rilatas ne nur al la gloraj tagoj de Grekio kaj Romo, sed al iu ajn kulturo, periodo, fluo, aŭ eĉ ununura artisto, kiuj estas konsideritaj "klasikaj" kaj servas kiel modelo de inspiro, se ne imitado.

En la praktiko, Klasikismo en arta historio estas stila epoko, kiun karakterizis la imitado de la klasikaj stiloj de antikva Grekio kaj la Romia Regno, aparte farado de statuoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj. La tempa difino de tiu-ĉi epoko ne facilas. Ekzemple la arkitekturon de Andrea Palladio, kiu vivis de 1508 ĝis 1580, estas nomata klasikisma, sed ankaŭ la arto de Francio, Nederlando kaj Anglio dum la 17a jarcento. Fakte ekde la epoko Renesanco (kiu mem estas interpreto de la antikva greka kaj romia arto) ekzistis klasikisma inklino, kiu ankaŭ influis la stilon Baroko (ekzemplo por tio estas la skulptado de Georg Raphael Donner. Speciale en Anglio kaj Francio iuspeca klasikisma gusto (france Goût classique) dominas la tutan 17an kaj 18an jarcenton.

Baze tamen la termino 'Klasikismo' difinas epokon de la tuta arta historio inter la malfrua 18a ĝis frua 19a jarcento (pli-malpli inter 1770 kaj 1830), kiu strebis revivigi la grekan klasikan epokon. En Germanlingvio ĝia spirita iniciatinto estis Johann Joachim Winckelmann. En Francio la klasikisma epoko komenciĝas dum la regado de reĝo Louis XV.. Dum transira periodo inter 1750 kaj 1760 kaj elementoj rokokaj kaj formoj klasikismaj uziĝis. La frua klasikismo en Francio nomiĝis goût grec, la fazo post 1770 - dum la regado de reĝo Louis XVI. - nomiĝis goût étrusque.

La Fridericianum en Kaselo, Germanio, 1779

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne