La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, devena el la kolombo, kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvoLa verda kvinpinta stelo estas emblemo de Esperanto
Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo. Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latinaemblema.[2]