Fasti aŭ plilatine dies fasti [1] (favoraj tagoj), estis la jaraj tagoj en kiuj, en la antikva Romo estis permiesite pritrakti publikajn kaj privatajn aferojn; al ili estis oponataj la “tagoj nefaŭstaj”, (latine: dies nefasti) dum kiuj ne licis negoci aŭ politiki en Senato ktp. Iom post iom la vorto transiris al la signifo de kalendaro kaj ankaŭ de kroniko.
La fasti en la antikva Romo estis dekomence jaraj kalendaroj (fasti jaraj), pretigitaj kaj publikigitaj de pontifex maximus, kiuj regulis la vivon de la romianoj sciigante pli ol la kalendarajn Iduojn ktp, la tagojn en kiuj oni devis konsideri lica aŭ nelica la pritraktadon de ĉiuspecaj negocoj. La neliceco perceptiĝis pro la fakto ke tiuj tagoj estis konsekritaj al la dioj.
Sinsekve la fasti (kalendaroj) fariĝis fasti consulares, fasti annales, inter kiuj menciendaj Fasti Anziati kaj Fasti Kapitolaj ktp.