Google [gug.l] (esperante ofte Guglo) estas entrepreno kreita de Larry Page kaj Sergey Brin en 4-an de septembro 1998, estintaj tiam studentoj de Stanford. Ĝi ofertas multajn servojn, sed la unua kaj la ĉefa estas serĉilo, per kiu google ordigas paĝojn trovitajn laŭ la rekursia algoritmo PageRank, kiu (inter aliaj sekretaj aferoj) favorigas paĝon al kiu ligas multaj aliaj paĝoj. La nomo "Google" devenas de la nombro guglo, estante mezuro de ĝia ambicio.