Kokkarebellur, kutime kaj populare mallongigita al Kokrebellur, estas vilaĝo en distrikto Mandja de Karnatako, Barato. La vilaĝo nomiĝas tiele laŭ la Blankakapa mikterio(Ibis leucocephalus) nome “Kokkare” en Kanara lingvo. Ĝi situantas ĉe Maddur inter la urboj de Mizore kaj Bengaluro. Krom Blankakapaj mikterioj ankaŭ la Makulbekaj pelikanoj troviĝas tie. Ambaŭ estas klasataj kiel “Preskaŭj Minacataj” en la IUCN Ruĝa Listo de 2009. La vilaĝo estas unu el 21 reproduktaj lokoj en Barato.