Pionirplanto (aŭ pionirspecio) estas plantspecio kiu, komencas kreski kiel unua planto sur senvegetaĵa areo. Pionirspecioj estas do specioj, kiuj ofte ekzistas en novaj kreskejoj pli ofte ol en malnovaj ("maturaj") vivejoj. Tiu kapablo al novkolonigado havas diversajn speciojn.
Tipaj pionirspecioj estas malfortaj rilate la konkurencon kaj dum la biologia sukcesio ili estas forŝovitaj de aliaj specioj. La kialo estas, ke la avantaĝo en unu parto, ekzemple la tre alta kaj rapida semproduktado, rezultas el malavantaĝo je iu alia flanko, ekzemple la malalta kresko. La (lokaj) formorto kompeniĝas tielmaniere, ke ili krestas en novaj habitatoj pli rapide ol aliaj specioj. Ili bezonas por vivteni sin, ĉiam novajn pionirhabitatojn. Pro la perdo de la ekstremaj vivejoj (pro la deponado de nutraĵoj (a. ĉ. nitrogeno) kaj kultivado fare de la homo) la pionirspecioj estas minacataj al formorto.
Tipaj pionirhabitatoj ekestas post vulkanerupcioj (lafejoj), grandaj incendioj (komparu karikinoj), terglitoj (ŝutaĵo kaj rulŝtonaĵo), ŝanĝo de la marborda linio kaj altakvoj respektive post la reiro de glaĉeroj. Malgrandskale ili ĉiam ekestas per la influo de bestoj (formanĝoFraß, fosado). Ankaŭ tiaj malgrandaj truoj povas havi signifan valoron por multaj specioj. Nuntempe grandaj pionirhabitatoj ekestas por la agado de la homo: post artefaritaj grundomoviĝoj, en fosaĵoj kaj en subĉiela minejo kaj sur novaloj.
Tipaj plantaj socioj estas ekzemple:
Arbaraj socioj, kiuj konsistas el ventodisvastigataj rapide kreskantaj pionierarboj , nomiĝas antaŭarbaro. Tipaj arbospecioj estas Salix caprea kaj penda betulo.
Speciala pionirvegaĵoj en la juna historio estis la pionirvegaĵo sur la batelkampoj de la Unua kaj Dua mondmilito.