Bill Haley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bill Haley | |||||
Naskonomo | William John Clifton Haley | ||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1925 en Highland Park | ||||
Morto | 9-an de februaro 1981 (55-jaraĝa) en Harlingen | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto aktoro gitaristo radio-prezentisto kantoverkisto komponisto dirigento jodlanto bandestro diskografa artisto vd | ||||
Aktiva dum | 1946–1980 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bill Haley, (vera nomo Willam John Clifton Haley) (6-a de julio 1925 – 9-a de februaro 1981) estis usona rokenrolo-kantisto. Precipe li famiĝis pro la kanto Rock around the clock (Rokenrolu ĉirkaŭ la horloĝo).
Bill Haley naskiĝis en Highland Park, Miĉigano. Hejme li estis ĉirkaŭita de muziko, lia patro nome ludis banĝon kaj lia patrino pianon. En 1938 li komencis aperi sur podioj. Tiam li kantis kaj ludis gitaron.
Je 22-jaraĝo li edziĝis al Dorothy Crowe. Je la 12-a de aprilo 1954 Bill Haley kun sia bando The Comets (La Kometoj) surdiskigis en Novjorko la kanton ‘Rock around the clock’. Ĉi tio estis la komenciĝo de la tuta rokenrola historio. Kune pro la (danc)filmo ‘Rock around the clock’ el 1956 kun la kanto de Bill Haley en ĝi, rokenrolo rapide disvastiĝis tra la tuta mondo.
La podio-aperoj de Bill Haley kun sia bando dum la jaroj 1954 ĝis 1958 en Eŭropo oni spertis kiel sensaciaj kaj ili kelkfoje eĉ kondukis al perfortaĵoj.
Bill Haley and His Comets:
Diskografio: