Brandenburga pordego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Brandenburgio | ||||
Situo | Berlino | ||||
- koordinatoj | 52° 30′ 59″ N, 13° 22′ 40″ O (mapo)52.51627222222213.377722222222Koordinatoj: 52° 30′ 59″ N, 13° 22′ 40″ O (mapo) | ||||
Arkitekto | Carl Gotthard Langhans | ||||
Materialo | grejso [+] | ||||
Estiĝo | 1791 | ||||
Konsekro | 6-a de aŭgusto 1791 | ||||
Brandenburga pordego | |||||
Vikimedia Komunejo: Brandenburg Gate [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Brandenburga pordego (germane Brandenburger Tor) staras ĉe la okcidenta enirejo de la malnova Berlino kaj estas la ĉef-monumento de la urbo. Ĝi memorigas pri la propileoj de la Akropolo en Ateno.
La konstruaĵo estas la finaĵo de la strato Unter den Linden (Sub la Tilioj) kaj anstataŭigis la unuan Brandenburgan Pordegon, kiu estis konstruata samtempe kun la doganmuro en 1734. Ĝi altas 26 m, vastas 65,5 m kaj profundas 11 m. Ĝi havas kvin traveturejojn kaj du pordegdomojn.