Epikuro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ἐπίκουρος | |||||
Naskiĝo | 341 a. K. en Samoso | ||||
Morto | 270 a. K. en Ateno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Rena kalkuluso vd | ||||
Tombo | Ateno vd | ||||
Religio | religio en Antikva Grekio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Neocles (en) vd | ||||
Patrino | Chaerestrate (en) vd | ||||
Gefratoj | Chaeredemus (en) kaj Aristobulus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Epikuro (341 a. K. ĝis 270 a. K.) (greke Ἐπίκουρος; latine Epicurus) estis helena filozofo de Ateno kiu fondis epikurismon, unu el la kvin ĉefaj skoloj de helena filozofio. Laŭ Epikuro, la celo de la vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro.
Por sciiĝi pri la filozofio de Epikuro, vidu la artikolon pri epikurismo.
Epikuro ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj en la Ĝardeno en Ateno. La Ĝardeno, ĝardeno kaj domo kiujn Epikuro aĉetis, fariĝis la centra lernejo de epikurismo de jaroj ek -310 ĝis 529.
Epikuro verkis almenaŭ 42 librojn, sed el lia plumo, oni nur havas parton de du libroj kaj kelkajn leterojn. Kvankam la epikura skolo daŭre disvastiĝis eĉ post lia morto, gajnante multajn anojn, kaj iĝis unu el la plej popularaj filozofiaj disciplinoj en la helenisma mondo kaj precipe en Romio, tamen poste lia famo malkreskis kune kun la disvastiĝo de kristanismo kaj la kolapso de helenisma-romia klera socio tiele ke ĝis la fino de la mezepoko li restis tute ne konata. Pro tio, la majstra verko de epikurismo ne estas fare de Epikuro, sed de la bela poemo fare de Lukrecio, De Rerum Natura (de la jaro 50 a.K.) sed retrovita nur en 1417.