La holocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto de holocena erao (HE), ankaŭ nomata homa erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzata gregoria kalendaro.
La holocena kalendaro difinas kiel komencon de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2025 post Kristo (p. K.) estas jaro 12025 de Holocena Epoko (HE).
La sciencisto Cesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en 1993.
2025 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2025 MMXXV |
Ab urbe condita | 2778 |
Armena kalendaro | 1474 ԹՎ ՌՆՀԴ |
Bahaa kalendaro | 181 – 182 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2080 – 2081 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1947 – 1948 |
- Kalijugo | 5126 – 5127 |
Budhisma kalendaro | 2569 |
Ĉina kalendaro | 4661 / 4721 – 4662 / 4722 甲辰 – 乙巳 |
Etiopa kalendaro | 2017 – 2018 |
Franca respublika kalendaro | 233 - 234 CCXXXIII -CCXXXIV |
Hebrea kalendaro | 5785 – 5786 |
Holocena kalendaro | 12025 |
Irana kalendaro | 1403 – 1404 |
Islama kalendaro | 1446 – 1447 |
- Imperia jaro | Kōki 2685 (皇紀2685年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12025 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4358 |
Tajlanda suna kalendaro | 2568 |