Karbono

Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por terhistoria epoko rigardu la paĝon Karbonio. Por solida fosilia brulaĵo legu la artikolon Terkarbo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo).



C

Si

borokarbononitrogeno

He 2s2 2p2

12 C
6
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • atmophile element
poliatoma nemetalo • nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero karbono (carbonium), C, 6
CAS-numero 7440-44-0
Loko en perioda tabelo 14-a grupo, 2-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo Nemetaloj
abundeco en terkrusto 0,18 %
Nombro de naturaj izotopoj 2
Aspekto nigra (grafito), travidebla (diamanto)
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 12.0096-12.0116 [1] amu
Atomradiuso 70 pm
Kovalenta radiuso 77 pm
Radiuso de van der Waals 170 pm
Elektrona konfiguracio He 2s2 2p2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 4
Oksidiĝa nombro −4, −3, −2, −1, 0, +1, +2, +3, +4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona (grafito), kuba (diamanto)
Denseco (grafito) 2,26 g/cm3 (diamanto) 3,515 g/cm3
Malmoleco 0,5 (grafito), 10 (diamanto) (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 3550 °C (3823 K)
Bolpunkto 4827 °C (5100 K)
Molvolumeno (grafito) 5,31 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 710 J/(kg·K) (grafito) J/(kg · K)
Elektra konduktivo 61,000 S/m (grafito)
Elektra rezistivo 1,64 · 10−5 (grafito) Ω · m
Termika konduktivo 119-165 W/(m·K) (grafito) 2000-2500 W/(m·K) (diamanto) W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 2.55 (Pauling-skalo)
Joniga energio 1086,5 kJ/mol kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
11C sinteza 20,334 min β+ 0,960 11B
12C 98,93 % estas stabila kun 6 neŭtronoj
13C 1,07 % estas stabila kun 7 neŭtronoj
14C sinteza 5730 a β− 0,156 14N
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Karbono (latine carbo: "karbo") estas kemia elemento kun simbolo C kaj atomnumero 6. Ĝi estas nemetala kaj kvarvalenta—kvar el ĝiaj elektronoj povas formi kovalentajn ligojn. Ĝi apartenas al grupo 14 de la perioda tabelo.[2] Karbono faras nur ĉirkaŭ 0,025% de la krusto de Tero.[2] Tri izotopoj okazas nature, 12C kaj 13C restas stabilaj, kvankam 14C estas radioaktiva kaj havas duonvivon de ĉirkaŭ 5 730 jaroj.[3] Karbono estas unu el la malmultaj elementoj konataj ekde antikvo.[4]

Karbono estas la 15-a plej abunda elemento en la krusto de la Tero kaj la kvara plej abunda en la universo post hidrogeno, heliumo kaj oksigeno. Pro ĝia abundeco, unika diverseco de organikaj substancoj kaj ĝia nekutima kapablo formi polimerojn je la temperaturoj pli oftaj sur Tero, tiu elemento troviĝas en ĉiu konata vivo-formo. Ĝi estas la dua plej abunda elemento en la homa korpo (ĉirkaŭ 18,5% laŭ maso) post oksigeno.

La atomoj da karbono aranĝas plurmaniere, kaj tio rezultas en diversaj alotropoj. Ĝiaj plej konataj alotropoj estas grafito, diamanto, amorfa karbono, kaj fulereno.[5] La fizikaj ecoj de karbono vaste varias laŭ la alotropa formo. Ekzemple, grafito estas maldiafana kaj nigra dum diamanto estas tre travidebla. Grafito estas sufiĉe mola por formi strion sur papero (tial ties nomo, el la greka verbo "γράφειν" kiu signifas "skribi"), dum diamanto estas la plej dura nature okazanta materialo konata. Grafito estas bona elektra konduktanto sed diamanto estas izolaĵo. Sub normalaj kondiĉoj, diamanto, nanotuboj de karbono kaj grafeno estas la plej bonaj varmokonduktantoj de ĉiuj konataj materialoj. Sub normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo, ĉiuj karbonalotropoj estas solidaj, kaj grafito estas la plej termodinamike stabila formo. Ili estas inertaj kaj bezonas altan temperaturon por reagi eĉ kun oksigeno.

La plej ofta oksidiĝa nombro de karbono en neorganikaj kombinaĵoj estas +4, dum +2 troviĝas en karbona monooksido kaj en transirmetalaj karbonilaj kompleksoj. La plej grandaj fontoj de neorganika karbono estas kalkoŝtonoj, dolomitoj kaj karbona dioksido, sed signifaj kvantoj okazas en organikaj ercoj da karbo, torfo, petrolo kaj metano-klatratoj. Karbono formas vastan nombron da kombinaĵoj, pli ol iu alia elemento, kun preskaŭ dek milionoj da kombinaĵoj konataj ĝis nun, tamen tiu nombro estas nur frakcieto de la nombro da teorie eblaj kombinaĵoj sub normaj kondiĉoj.[6] Tial, oni priparolas karbonon kiel la "reĝo de la elementoj".

  1.  (angle): Atomic weights of the elements 2013 (IUPAC Technical Report) (PDF), p. 8
  2. 2,0 2,1 carbon | Facts, Uses, & Properties (angle). Encyclopædia Britannica (25-a de aŭgusto de 2017). Arkivita el la originalo je 17-a de oktobro de 2017.
  3. Carbon: the essentials (angle). WebElements.
  4. Carbon History (angle). Center for Applied Energy Research. Arkivita el la originalo je 2012-11-01. Alirita 2021-02-28 .
  5. Carbon (angle). Arkivita el la originalo je 2008-10-05. Alirita 2021-02-28 .
  6. Carbon (angle). Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo je 2008-09-13. Alirita 28-a de februaro 2021 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne