![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() La Eŭropa kardelo apartenas al grupo de ruĝ- aŭ flav-vizaĝuloj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro Carduelis[1] estas granda grupo de birdoj de la familio de Fringedoj. Ĝi inkludas la subgrupojn de la verdaj fringoj, flamkardeloj, propraj kardeloj, Kanaba kardelo, Flavbeka kardelo kaj la neafrikaj siskinoj. Neniu specio de tiu grupo havas teritoriojn en interno de Afriko (kie ili estas anstataŭataj de la rilata genro Serinus), kaj la centroj de la evoluo estis probable Eŭrazio kaj Nordameriko, kun duaranga radiaĵo en la Novtropikoj.