Malnovaltgermana lingvo | |
Althochdeutsch | |
lingvo • mortinta lingvo • historia lingvo • formortinta lingvo | |
---|---|
altgermana lingvaro | |
Parolata en | Ĝermanio sude de la tiel nomata "linio de Benrath" |
Denaskaj parolantoj | lingvo ekde ĉ. la jaro 1050 formortinta |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | goh |
ISO 639-3 | goh |
SIL | goh |
Glottolog | oldh1241 |
Angla nomo | Old High German |
Franca nomo | vieux haut-allemand |
La termino malnovaltgermana lingvo – germane Althochdeutsch (Ahd.) – signas la plej malnovan skribe dokumentitan formon de la altgermana lingvo, kiu estis parolata inter la jaroj 750 kaj 1050.
La vorto „deutsch“ (germana) unuafoje aperas en dokumento el la jaro 786 en la mezepoke latina formo theodiscus. La malnovaltgermana formo de la vorto nur pruveblas multe poste. En manskriba kopio de antikva lingvolerna libro de la latina, probable farita en la dua kvarono de la 9-a jarcento, estas noto de monaĥo, kiu ŝajne ne komprenis la latinan vorton "galeola" ("manĝilujo en helmoformo"). Li ŝajne demandis iun alian pri la signifo kaj apud la vorto aldonis la germanan signifon. Por tiu noto li uzis la malnovaltgermanan lingvonomon "diutisce: gellit", do "germane: bovleto".