La plej konata moderna pacsimbolo, kiu estas nur unu el kelkaj pac-simboloj. Origine ĝi signifis lukton kontraŭ nukleaj armiloj.La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas simbolo de paco, devena el la biblia rakonto, kie la birdo tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo. Ĝi validas por judoj, islamanoj kaj kristanojPaco sur la Tero, litografio de Franz Hanfstaengl.Laŭ la abrahamaj religioj, Adamo kaj Evo (la plej unuaj homoj kiuj iam vivis sur la Tero) vivis en paco kaj harmonio kun ĉiuj bestoj en la Edena Ĝardeno.
Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko je perturbo aŭ agito, stato, kie ne okazas milito. La vorto "paco" devenas el la latina samsignifa "pax". Paco estas okazo de harmonio karakterizita per manko je perforto, konfliktokondutoj kaj ĝi signifas ankaŭ la liberigon de timo pri perforto. Ofte komprenite kiel la foresto de malamikeco kaj venĝo, paco ankaŭ indikas sincerajn provojn ĉe repaciĝo, la ekziston de sanaj aŭ lastatempe resanigitaj interhomaj aŭ internaciaj rilatoj, prosperon en aferoj de socia aŭ ekonomia bonfartoj, la establadon de egaleco, kaj de funkciada politika ordo, kiu servas la verajn interesojn de ĉiuj.