Pasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vir-dompasero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pasero estas genro de birdoj el la ordo de paseroformaj kaj la subordo de kantobirdoj. Tiuj paseroj estas diketaj plumpe brunaj aŭ grizecaj birdoj ofte kun nigraj, flavaj aŭ blankaj markoj. Tipe 10–20 cm longaj, ili havas mallongajn vostojn kaj fortikajn konusformajn bekojn. Ili estas gregemaj kaj formas gravajn arojn, kaj kelkaj, kvankam ne la konata Dompasero, havas agrablajn kantojn.[1]
La diversaj specioj de la genro hejmas en Eŭropo, en varma klimato de Afriko kaj en suda Eŭrazio. Plejparto de la genranoj troviĝas nature en malfermaj habitatoj de varmaj klimatoj de Afriko kaj suda Eŭrazio. Kelkaj specioj adaptis al la vivo kun homoj, kaj tio permesis la Dompaseron ĉefe, en proksima asociado kun homoj, etendi sian eŭrazian teritorion ege for de kio estis probable ties originan hejmo en Mezoriento.[2] Krom tiu natura koloniado, la Dompasero estis enmetita en multaj partoj de la mondo for de sia natura teritorio, inklude regionojn de Ameriko, subsahara Afriko, kaj Aŭstralio. La Kampopasero estis enmetita en pli malgranda skalo, kun populacioj en Aŭstralio kaj loke en Misurio kaj Ilinojso en Usono.[2]
La paseroj de la genro Passer konstruas fuŝan neston, kiu, depende de la specio kaj de la nestoloka disponeblo, povus esti en arbusto aŭ arbo, natura truo en arbo, en konstruaĵo aŭ sub tegmento, aŭ ĉe nesto de specioj kiaj la Blanka cikonio. La ovaro de ĝis 8 ovoj estas kovata de ambaŭ gepatroj tipe dum 12–14 tagoj, kun pliaj 14–24 tagoj antaŭ elnestiĝo.[3]
La paseroj de la genro Passer estas ĉefe surgrunde semomanĝantaj, kvankam ili konsumas ankaŭ malgrandajn insektojn ĉefe dum reproduktado. Kelkaj specioj, kiaj la Dompasero kaj la Grizkapa pasero manĝas rubaĵojn ĉe urboj, kaj estas preskaŭ ĉiomanĝantaj.[4]