Serinoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Serinoj
enhejmigita kanario
enhejmigita kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Serinus (aŭ serinoj) estas granda genro de birdoj de la familio de Fringedoj troviĝanta ĉefe en afrikotropika regiono kun kelkaj specioj en Eŭropo kaj Azio. La genro enhavas kelkajn specigrupojn inklude kanariojn, serinojn, kelkajn dikbekulojn kaj afrikajn siskinojn. La majoritato de specioj estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj kun verdeca kaj flava, ofte strieca plumaro kvankam estas kelkaj rimarkindaj esceptoj.

La traktado de la kanarigrupo kiel ununura genro estis temo de multa debato, kiu uzis kutimajn kaj voĉajn karakterojn por dividi ĝin en 7 aŭ pli da genroj. Ĵusa genetika priserĉado pere de analizoj de DNA sugestis, ke la genro konsistu el du ĉefaj kladoj (Serinus sensu stricto kaj Crithagra) separataj de iuj membroj de la genro Carduelis, kaj tiuj estu pli ĝuste traktataj kiel du separataj genroj. Specioj de la klado Crithagra disiĝu en kelkaj pliaj (sub)genroj kaj tiele la rilatoj ene de la klado estu solvataj. En la suba listo ili estas aranĝitaj en grupoj laŭ estis sugestita en diversaj publikaĵoj ekz.(Elzen et al.) kaj (Ryan et al.).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne