Sten Johansson | |
---|---|
![]() Sten Johansson en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1950 en Kalmar, Svedio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | svedo |
Ŝtataneco | Svedio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto tradukisto ![]() |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn |
Aliaj aktivaĵoj | oficisto |
Esperantistiĝis en | 1966 |
Sten JOHANSSON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1950 en Kalmar, Svedio[1]) estas Esperanta aŭtoro kaj tradukisto.
Li loĝas en Norrköping. Johansson laboris en urba administrejo, pri statistiko, prognozoj, analizado pri publikaj servoj.
Li kolektas informojn kaj recenzojn pri originala Esperanta literaturo kaj aŭtoroj ĉe http://esperanto.net/literaturo/. (OLE)
En 2018 li ricevis la premion Grabowski pro lia tuta verkaro kaj ĝia valoro por la Esperanto-kulturo kaj pro liaj tekstoj, kiuj helpas aliajn homojn verki. En 2022 li ricevis la Laŭron de la Akademio pro la romano Sesdek ok.