Szombathely [sombathej] estas urbo en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en la departemento Vas (Hungario), en la Distrikto Szombathely kun titolo egalrajta al departemento. Szombathely estas centro de la departemento kaj la distrikto, fine estas ankaŭ sidloko de diocezo. Szombathely estas konata germane kiel Steinamanger [ŝtonoj sur kampo (ruinaĵoj)] kaj kiel Savaria aŭ Sabaria en la latina lingvo. En Esperanto, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en 2008, oni ankaŭ sugestis novan laŭsignifan tradukon de la urbonomo, Sabatejo.