Vikipedio:Legindaj artikoloj

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:
La legindaj artikoloj estas informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la Vikipedio, kiuj tamen ne estas sufiĉe bonaj por esti elstaraj artikoloj. Por esti aligita al la listo de legindaj artikoloj, artikolo devas plenumi ĉiujn kriteriojn por legindaj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel leginda artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie. Legindaj artikoloj povas esti kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Estas nuntempe 385 legindaj artikoloj.

Leginda artikolo En esperantlingva Vikipedia artikolo, povas montriĝadi specialaj steletoj ĉe intervikioj en flanka strio. Tiu steleto signifas, ke alilingva versio de iu artikolo estas leginda aŭ elstara. Vidante tiun ĉi signon la vizitanto tuj ekscios ke li/ŝi povos legi artikolon agnoskitan kiel leginda.

Informo pri leginda / elstara statuso estas disponebla en Vikidatumoj. Kiam vi trovas artikolon, ĉu en Esperanto aŭ alilingvan, kiu estas leginda aŭ elstara, sed dume ne havas tiun informon en Vikidatumoj - aldonu ĝin al Vikidatumoj! Tiel vi ekzemple en alilingva artikolo atentigos pri tio, ke la koncerna esperantlingva artikolo estas leginda.



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne