Vikipedio en Esperanto | |
---|---|
Retadreso | eo.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | esperanta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 9-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 358 411 |
Profundeco | 17.1 |
Paĝoj | 806 380 |
Redaktoj | 8 826 253 |
Uzantoj | 227 775 |
Aktivaj uzantoj | 344 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 18 678 |
Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 358 411 artikolojn kaj 344 aktivajn redaktantojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]
Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estas la 36-a plej granda lingvoversio de Vikipedio.[2] Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[3] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en konstruita lingvo aŭ planlingvo.[4][5]