Wilson Sporting Goods | ||
---|---|---|
Wilson Sporting Goods Co. | ||
![]() | ||
![]() | ||
negoco • sporting goods manufacturer • organizaĵo vd | ||
Dum | 1913 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Thomas E. Wilson vd | |
Sidejo | Ĉikago | |
Lando | Usono | |
Agokampo | pilko por Usona piedpilko • futbala pilko • basbalbatilo • baseball glove • tenisa rakedo • tenisa pilko • volejbala pilko • golfklabo • golfpilko • basketbala pilko • atleta ŝuo | |
filiaj kompanioj | DeMarini • EvoShield • Hillerich & Bradsby vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Wilson Sporting Goods (ofte konata simple laŭ la nomo Wilson) estas firmao fondita de Thomas E. Wilson kaj specialiĝas pri sportvaroj kaj akcesoraĵoj [1].
La firmao estas plej konata pro siaj tenisaj rakedoj [2], sed ĝi ankaŭ produktas sportajn ekipaĵojn por aliaj sportoj kiel teniso, futbalo, basketbalo, flugpilko, golfo, padelteniso, basbalo, softbalo, usona piedpilko kaj rakedpilkado [3].
Flugpilko Wilson "kunaktoris" kun Tom Hanks en la filmo Cast Away. Sekvante la sukceson de la filmo, Wilson Sporting Goods kreis kaj surmerkatigis flugpilkojn kun la "vizaĝo" de Wilson presita sur ili [4].
En 1967, la tegmentofirmao Wilson & Co estis transprenita, post kiu la sportsekcio estis vendita al PepsiCo. En la 1980-aj jaroj, Wilson disiĝis de PepsiCo, iĝante posedata fare de Amer Sports de Finnlando en 1989 [5].