Grandgazeto

Che Guevara en aŭgusto 1961, dum la Pintokunveno de OAŜ de Punta del Este, legante la grandformatan ĵurnalon La Nación.

Grandgazetograndformata gazeto (respektive ĵurnalo, en angla: broadsheet, grandfolio), nomita ankaŭ littuka formato, estas la plej granda de la variaj tipoj de formatoj de gazeto kiu estas karakterizata per grandaj paĝoj, de 600 mm de alto × 400 mm de larĝo. La termino broadsheet (grandfolio) derivas de la tipoj de popularaj presaĵoj presitaj normale de ununura paĝo vendita surstrate kaj enhavanta diversajn tipojn de temoj, el baladoj ĝis politikaj satiroj.

Tiu formato de gazeto estas, kompare kun la formatoj berlina (470 × 315 mm) kaj tabloida, multe pli granda kaj larĝa.

La ĵurnaloj plej karakteraj en tiu formato estas Los Angeles Times, The New York Times kaj The Washington Post, en Usono. En Unuiĝinta Reĝlando, The Daily Telegraph kaj The Sunday Telegraph uzas tiun formaton. Krome, The Times havas tiun formaton nur dimanĉe. En Latinameriko la ĉefaj ĵurnaloj kiuj uzas tiun formaton estas la jenaj: La Nación, Los Andes kaj La Gaceta de Argentino; O Globo, de Brazilo; El Mercurio, de Ĉilio; El Comercio, de Peruo (ekde marto 2016, nur sabate kaj dimanĉe); El Tiempo, El Universal, de Kolombio; El País de Urugvajo; kaj tiuj de la ĉeno OEM de Meksiko, inter aliaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne