Humorismo

16-a-jarcenta ilustraĵo de la kvar humoroj: Flegmat (flegmo), Sanguin (de sango t.e. gaja, memfida, optimisma, certa, esperema, en bona koro), Coleric (kolera, flava galo) kaj Melancolic (melankolia, nigra galo)
La kvar temperamentoj pentritaj en lignogravuraĵo de la 18a jarcento: flegma, kolera, sanga kaj melankolia.

Humorismo estis sistemo de medicino detalanta formadon kaj funkciadon de la homa korpo, adoptita de la hindia sistemo de medicino de Ajurvedo, kaj en tiuj de Antikva Grekio kaj de Romaj kuracistoj kaj filozofoj, bazita je tio ke troo aŭ manko de ajn kvar distingaj korpofluaĵoj en persono — konataj kiel humoroj — rekte influas ties temperamenton kaj sanon. La humorisma sistemo de medicino estas tre individuisma, por ĉiu unuopa paciento oni diras ke tiu havas sian propran unikan humoran komponon.[1] Tamen, ĝi similas al holisma alproksimiĝo al medicino kiel la ligilo inter mensa kaj fizika procezoj estis emfazigita fare de tiu kadro.[2] El Hipokrato antaŭen, la humora teorio estis adoptita de grekoj, romanoj kaj la persa kuracisto Aviceno, kaj iĝis la plej ofta tenita rigardo al la homa korpo inter Eŭropaj kuracistoj ĝis la alveno de moderna medicina esplorado en la 19a jarcento. La koncepto ne estis uzata en medicino ekde tiam.[3][4]

La kvar humoroj de Hipokrata medicino estas nigra galo (greke µέλαινα χολή, melaina ĥole), flava galo (greke χολή, ĥole), mukaĵo (greke φλέγμα, flegma), kaj sango (greke αἷμα, haima), kaj ĉiu korespondas al po unu el la tradiciaj kvar humoroj. Humoro estas ankaŭ referencata en latina kiel cambium (pl. cambia).[5]

  1. Bynum, edited by W.F.. (1997) Companion Encyclopedia of the History of Medicine, 1‑a eldono, Londono: eldonejo Routledge, p. 281. ISBN 978-0415164184.
  2. Bynum, edited by W.F.. (1997) Companion Encyclopedia of the History of Medicine, 1‑a eldono, Londono: Routledge. ISBN 978-0415164184.
  3. NY Times Book Review Bad Medicine [1] Alirita la 4an de novembro 2015.
  4. "Humoralism", p 204 en Webster's New World Medical Dictionary, 3a Eldono. Houghton Mifflin Harcourt, 2009 ISBN 9780544188976 [2] Alirita la 4an de Novembro 2015.
  5. Burton, Bk. I, p. 147

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne