Barcelono

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelona.
Barcelono
hispane: Barcelona, katalune: Barcelona
urbo
Fotomontaĵo
Vidoj de Barcelono
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Barcelona
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Katalunio
Provinco Provinco Barcelono
Komarko Barcelonès
Transporto -
 - flughaveno Flughaveno de Barcelono
 - haveno Haveno de Barcelono
Najbaras kun Mediteraneo
Memorindaĵoj
Turo Turo Agbar
Riveroj Llobregat, Besòs
Situo Barcelono
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 22′ 57″ N 02° 10′ 37″ O / 41.38250 °N, 2.17694 °O / 41.38250; 2.17694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 512 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 100,4 km² (10 040 ha)
Loĝantaro 1 621 537 (2008)
Denseco 16 150,77 loĝ./km²
Parko Parko Güell
Fondo 3-a jarcento a.K.
Urbestro Ada Colau
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 08.0XX
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Hospitalo de Sant Pau
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1997 (#21)
Numero 804
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv
Okazejo Somera Olimpiko 1992
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Vikimedia Komunejo: Barcelona
Retpaĝo: www.barcelona.cat
Map

Barcelono[1] (Barcelona, katalune [bərsə'lonə] kaj hispane [barθe'lona]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Katalunio, nord-oriente en Hispanio, de la komarko Barcelonès kaj de la Provinco Barcelono.

La urbo estas la 2-a plej granda en Hispanio (post Madrido) kaj la plej granda de Katalunio, krom la 11-a de la Eŭropa Unio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Barcelono (el ĉirkaŭ tri ĝis kvin milionoj da loĝantoj), kun 1 620 343 loĝantoj en 2018.[2] La metropola areo faras ĝin la 6-a plej loĝata de la Eŭropa Unio.

La urbo posedas MEP de 142 223 milionoj da usonaj dolaroj kaj porpersona MEP de po 30 619 usonaj dolaroj, nome MEP PPA de 36 240 usonaj dolaroj,[3] kio faras ĝin la dua metropola areo hispana laŭ ekonomia aktiveco; kaj la 17-a de Eŭropo post: Londono, Parizo, Rejno-Ruhr, Amsterdamo, Milano, Bruselo, Moskvo, Frankfurto ĉe Majno, Munkeno, Madrido, Berlino, Vieno, Romo, Kopenhago, Stokholmo, Birmingham.

Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 120 km sude de Pireneoj kaj de la franca limo sur malgranda marborda ebenaĵo limigita kun la maro oriente, kun la montaro Collserola okcidente, kun la rivero Llobregat sude kaj la rivero Besós norde.

La historio de Barcelono esta longdaŭra ja 4000 jaroj, ekde la fino de la Neolitiko, kun la plej fruaj restaĵoj trovitaj en la teritorio de la nuna urbo, ĝis la aktualo. La frua historio de ties loĝantoj kunigas iberojn, romianojn, judojn, visigotojn, islamanojn kaj kristanojn. Kiel ĉefurbo de Katalunio kaj dua plej grava urbo en Hispanio, la tiel nomita Grafurbo (pro la iama Barcelona Graflando) forĝis sin gravecon laŭlonge de la tempopaso, el malgranda romia kolonio ĝis iĝi urbo ege aprezata internacim pro aferoj kiel ties ekonomio, ties arta heredo, ties kulturo, ties sporta vivo kaj ties socia vivo.

Barcelona estis scenejo de diversaj internaciaj eventoj kiuj kontribuis al plifirmigo de ĝia graveco. La plej konataj estis la Internaciaj Ekspozicioj de 1888 kaj de 1929. Poste, en la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj. Krome la urbo estas sidejo de la sekretariaro de la Unio por la Mediteraneo.[4]

En 1909 okazis en Barcelono la 5-a Universala Kongreso de Esperanto kun ĉeesto de Ludoviko Zamenhof. Inter 1936 kaj 1939 la urbo suferis la tragedion de la Hispana Enlanda Milito, eĉ pli ol aliaj areoj de la lando, sed ĝi ankaŭ spertis la tiaman socian revolucion. Aŭguste 2019 okazis la SAT-kongreso, kiu estis dediĉita al tiuj historiaj eventoj.

En la aktualo, Barcelono estas agnoskita kiel mondurbo pro sia kultura, financa, komerca kaj turisma graveco. Posedas unu el la havenoj plej gravaj de la Mediteraneo kaj ĝi estas ankaŭ grava punkto de komunikado inter Hispanio kaj Francio, pro la facila konekto pere de aŭtoŝoseo kaj rapidtrajnoj. La Flughaveno de Barcelono-El Prat, je 15 km de la urbocentro, estis uzita de pli ol 50,1 milionoj da pasaĝeroj en 2018.[5]

Barcelono el aviadilo.
  1. Barcelono en vortaro.net
  2. «Estadística del Padrón Continuo a 1 de enero de 2016». INE.
  3. «Urban world: The global consumers to watch». Konsultita la 29an de julio 2019.
  4. «Barcelona, elegida oficialmente sede del secretariado de la Unión por el Mediterráneo.» La Vanguardia.
  5. Estadísticas de tráfico aéreo Arkivigite je 2008-01-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de marto 2019 en la retejo de Aena

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne