Bengala lingvo

Bengala lingvo
Bangla (বাঙলা)
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata en Bangladeŝo, Barato, kaj dise en pluraj aliaj landoj
Parolantoj 300 000 000
Skribo bengala skribo, bengallingva brajlo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Apabhransa Avahattha
Bangla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio (Barato)
Reguligita de ne ekzistas Akademio por starigi lingvajn regulojn
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bn
  ISO 639-2 ben
  ISO 639-3 ben
  SIL BNG
  Glottolog beng1280
Angla nomo Bangla
Franca nomo bangla
vdr

La bengalabangla lingvo (propralingve; বাংলা ভাষা, Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha) apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Minimume 215 milionoj da personoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon (2005) en Suda Azio. Ĝi apartenas al la tiel nomataj mondolingvoj (pli ol 100 milionoj da parolantoj) kaj okupas la lokon 7a laŭ la kvanto de la parolantoj en la mondo. El la parolantoj pli ol 140 milionoj da homoj vivas en Bangladeŝo, kie la bengala lingvo estas oficiala lingvo, nacia lingvo kaj la plej parolata lingvo. Fakte la nacia kaj oficiala estas la Moderna Normiga Bengala (Literatura Bengala).[1][2][3][4] Ĝi utilas kiel la lingvafrankao de la lando, kaj 98% el Bangladeŝanoj estas fluaj parolantoj en Bengala (inklude dialektojn) kiel unua lingvo.[5][6]

En Barato vivas pli ol ĉirkaŭ 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj Okcidenta Bengalio kaj Tripuro inkluzive de la ĉefurboj Kolkato kaj Agartalo ĝi estas la dua plej grava lingvo post la hinda lingvo. Ĝi estas parolata ankaŭ ĉe la Barak Valo en la ŝtato Asamo. Ĝi estas parolata ankaŭ en diversaj partoj de la Bramaputra valo de Asamo. Estas Bengalaj mezlernejoj kiuj plenumas la postulojn de la komunumo. La bengala estas instruata ankaŭ en variaj altlernejoj kaj universitatoj en Asamo. Ĝi estas ankaŭ la plej parolata lingvo en la insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo.[7] Ĝi estas parolata ankaŭ fare de gravaj minoritatoj en aliaj ŝtatoj kiel Ĝarkhando, Biharo, Mizoramo, Meghalajo, Madja Pradeŝo kaj Odiŝo.

Aliaj homoj ĝin parolas en aliaj landoj, kiel Malajzio, Nepalo, Sauda Arabio, Singapuro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britio kaj Usono. Kun pli ol ĉirkaŭ 300 milionoj da parolantoj tutmonde (laŭ la censo de Barato de 2011), la Bengala lingvo estas kutime enkalkulita kiel sesa aŭ sepa indiĝena lingvo plej parolata en la mondo laŭ loĝantaro.[8]

Vortaroj el la komenco de la 20-a jarcento atribuis iomete pli ol la duono de la Bengala vortotrezoro al indiĝenaj vortoj (t.e., nature modifitaj sanskritaj vortoj, koruptitaj formoj de sanskritaj vortoj, kaj pruntoj el ne-hindeŭropaj lingvoj), ĉirkaŭ 30 procenton al nemodifitaj sanskritaj vortoj, kaj la ceteron al eksterlandaj vortoj.[9] Dominante en la lasta grupo estas la Persa lingvo, kiu estas ankaŭ la fonto de kelkaj gramatikaj formoj. Pli ĵusaj studoj sugestas ke la uzado de indiĝenaj kaj eksterlandaj vortoj pliiĝis, ĉefe pro la prefero de Bengalaj parolantoj por la parola stilo.[9]

Bengala estas la kvara plej rapide kreskiĝanta lingvo de Barato, post Hindia en la unua rango, la Kaŝmira en la dua rango, kaj la Manipura, kun la Guĝarata, en la tria rango, laŭ la abrata popolnombrado de 2011.[10]

Bengala disvolviĝis laŭlonge de pli ol 1 300 jaroj. La Bengala literaturo, kun sia jarmila literatura historio, estis etende disvolvigita dum la Bengalia renesanco kaj estas unu el la plej fekundaj kaj diversaj literaturaj tradicioj en Azio. La Movado por bengala lingvo el 1948 ĝis 1956 postulante, ke la Bengala estu oficiala lingvo de Pakistano helpis Bengalian naciismon en Orienta Bengalio kio kondukis al la apero de Bangladeŝo en 1971. In 1999, UNESCO agnoskis la 21an de Februaro kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kiel rekono de la lingvomovado.[11][12]

Fama lingvisto, Profesoro Muhammad Abdul Hye, iam fame notis, ke la Bengala estis la "franca lingvo de oriento". Li estis aludante ne nur al la dolĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la profunda uzado de konotacio, prononcado kaj subtileco de la lingvo.[13]

  1. [1] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  2. [2] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  3. [3] Arkivigite je 2018-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  4. [4] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  5. [5] Arkivigite je 2017-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  6. [6] Arkivigite je 2018-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  7. "50th Report of the Commissioner for Linguistic Minorities in India (July 2012 to June 2013)" (PDF). National Commission for Linguistic Minorities. 2014-07-16. Arkivita el la originalo (PDF) en 2018-01-02. [7] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  8. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. [8] Arkivigite je 2019-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  9. 9,0 9,1 Bengali language. Alirita 2016-09-02.
  10. —R, Aishwaryaa, "What census data reveals about use of Indian languages", Deccan Herald, 6a de Junio 2019.
    —Pallapothu, Sravan, "Hindi Added 100Mn Speakers In A Decade; Kashmiri 2nd Fast Growing Language", 28a de Junio 2018.
    —IndiaSpend, , "Hindi fastest growing language in India, finds 100 million new speakers", Business Standard, 2a de Julio 2018.
    ——Mishra, Mayank; Aggarwal, Piyush (11a de Aprilo 2022). "Hindi grew rapidly in non-Hindi states even without official mandate". India Today. Arkivita el la originalo la 16an de Novembro 2023. Alirita la 16an de Novembro 2023.
  11. Amendment to the Draft Programme and Budget for 2000–2001 (30 C/5). General Conference, 30th Session, Draft Resolution. UNESCO (1999). Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2011. Alirita 27a de Majo 2008.
  12. Resolution adopted by the 30th Session of UNESCO's General Conference (1999). International Mother Language Day. UNESCO. Arkivita el la originalo je 1 June 2008. Alirita 27a de Majo 2008.
  13. "Bangla:The French of the East", 25a de Februaro 2013.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne