Ciganoj

Ciganoj
Flago
etno • Eŭropaj nomadaj gentoj
Hindarja grupo
Suma populacio
15 milionoj aŭ pli
Ŝtatoj kun signifa populacio
Barato Barato 5,794,000
Turkio Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Rumanio Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Hispanio Hispanio 600,000 ĝis 800,000
aŭ 1,500,000
Francio Francio 500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Usono Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Hungario Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Brazilo Brazilo 678,000–900,000
Bulgario Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Slovakio Slovakio Disputita: 92,500 aŭ 550,000
Serbio Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Rusio Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Grekio Grekio Disputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Ukrainio Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Argentino Argentino 300,000
Ĉeĥio Ĉeĥio Disputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Nord-Makedonio Nord-Makedonio Disputita: 53,879
ĝis 260,000
Germanio Germanio 110,000–130,000
Albanio Albanio Disputita: 1,300 ĝis 120,000
Irano Irano 110,000
Italio Italio 90,000–110,000
Kanado Kanado 80,000
Kolombio Kolombio 79,000
Portugalio 40,000
Pollando 15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj
vdr
Ciganoj en Eŭropo 0%                              10%.

Ciganoj[1][2] aŭ prefere romaoj [3][4][5][6] (propralingve Roma[7]), aŭ roŭmoj[8][9][10] (Vidu ankaŭ sub Romaoj[11]) estas komuna nomo por etnoj kun komuna heredaĵo: sintioj kaj kaleoj.

Tradicie ili estis nomadoj kaj ankaŭ nuntempe ili formas diasporon de pli ol 10 milionoj da homoj[12]. La ciganoj venis origine el Barato, sed intertempe ili ankaŭ jam fiksloĝas en 30 landoj, precipe en Eŭropo[13], Ameriko [14] kaj okcidenta Azio (ekzemple Ŝinĝango)[15].

Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn.

Wiktoria Gabor ("Viki", cigandevena polino), venkintino de la 17a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 en Glivico, Pollando
Khamoro Roma Festival 2007 Prague
Festivalo Khamoro Roma, Prago 2007

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo (ili nomas sian lingvon romani)[16], sed dum la malnomadiĝo, plurlande parolis ciganan ĵargonon aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[17].

  1. El la singulara "cigano", laŭ Reta vortaro
  2. El la singulara "cigano", laŭ NPIV
  3. (en) Kial prefere ne tsiganoj (gypsies) sed romaoj, YouTube
  4. El la singulara "romao", laŭ Reta vortaro
  5. El la singulara "romao", laŭ NPIV
  6. Esperantlingva Etnonoma Glosaro (E.E.G.). Arkivita el la originalo je 2016-11-12. Alirita 2020-08-10.
  7. (en) Why "Roma" and not "Gypsies", Voiceofroma.com
  8. La ĝustaj formoj estas Rrom (indiĝena), Romani (angla) kaj Romaoj (Esperanto). La etimologia deveno estas respektive el Egipto (Gýftos) kaj ne-tuŝenda el greka αθίγγανος
  9. (eo) Jorge Camacho, Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
  10. (eo) Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon, Libera Folio, la 22-an de marto 2021.
  11. Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe la terminon "Roma" (Romaoj), tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
  12. (en) Radost Zaharieva, Celebrating our diverse language heritage (Festante nian diversan lingvan heredaĵon), European Roma Rights Centre, la 21-an de februaro 2017
  13. (en) "Roma integration in the EU", Eŭropa Komisiono.
  14. (en) "Can Romas be part of Indian diaspora?". khaleejtimes.com, la 29-an de februaro 2016
  15. Romaa lingvo (romani), Lingvo.info
  16. (en) Randall, Kay. "What's in a Name? Professor take on roles of Romani activist and spokesperson to improve plight of their ethnic group", arĥivita de la originalo, la 5-an de februaro 2005.
  17. (angla) Ian Honcock, We are the Romani people (ni estas la romaa popolo) [arkivo], Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne