Federacia Konsilio (Germanio)

Federacia Konsilio
emblemo
supera ĉambro • konstitucia organizaĵo
Komenco 23-a de majo 1949 vd
Antaŭe Reichsrat vd
Geografia situo 52° 30′ 33″ N, 13° 22′ 53″ O (mapo)52.5091666713.38138889Koordinatoj: 52° 30′ 33″ N, 13° 22′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bundesrat building
Federacia Konsilio (Germanio) (Berlino)
Federacia Konsilio (Germanio) (Berlino)
DEC
Federacia Konsilio (Germanio)
Federacia Konsilio (Germanio)
Map
Federacia Konsilio (Germanio)
Ĉefestro(j) Malu Dreyer vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
sidejo de la Federacia Konsilio de Germanio en Berlino

La Federacia Konsilio (germane Bundesrat) estas institucio, pere de kiu, laŭ la germana konstitucio, la federaciaj landoj partoprenas en la leĝdonado kaj administrado de la germana ŝtato kaj en aferoj de la Eŭropa Unio.

Ĉiu el la 16 germanaj federaciaj landoj havas (depende de la nombro de siaj civitanoj) 3 ĝis 6 voĉojn en la Bundesrat. Entute ĝi konsistas nuntempe el 69 reprezentantoj de tiuj partioj, kiuj regas en la unuopaj federaciaj landoj. Ĉar la balotoj en la 16 federaciaj landoj ne okazas samtempe, la konsisto de la Bundesrat kutime ŝanĝiĝas plurfoje jare.

En la praktiko iom pli ol 50 % de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Bundesrat por validiĝi, ekzemple ĉiuj leĝoj, kiuj grave tuŝas la financojn de la federaciaj landoj. La ceterajn ŝtatajn leĝojn la germana parlamento Bundestag povas decidi sola.

Ekster Germanio oni foje parolas pri „duĉambra parlamento“ en Germanio (Bundestag kaj Bundesrat). Tamen germanoj rigardas la Bundesrat ne kiel parton de sia parlamento, sed kiel aldonan institucion.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne