Gitaro

GITARO
Gitaro
Gitaro
Klasifiko korda instrumento, pinĉa
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj basgitaro, mandolino, liuto, banĝo, ukulelo
Muzikistoj Gitaristo
Fabrikistoj Fabrikistoj de gitaroj
Rilataj temoj Muzika instrumento
vdr
Hispana gitaro.

Gitaro estas korda muzika instrumento, kiu kutime havas ses kordojn[1] kaj fretojn sur sia prentabulo, ludata per la fingrojplektro. Ĝi estas tipe ludata per ambaŭ manoj agitante aŭ plukante la kordojn ĉu per la plektro ĉu per fingroj (respektive ungoj) de unu mano, dum samtempe oni premas la kordojn kontraŭ la fretoj per la fingroj de la alia mano. La sono de la vibrantaj (vibrigitaj) kordoj estas projekciata ĉu akustike, pere de la resonigila malplenaĵo de la gitaro (ĉe akustika gitaro), ĉu pere de elektraj (elektronikaj) amplifilo kaj laŭtparolilo.

La sonon produktas vibrantaj kordoj. Gitaro estas akorda instrumento - ebligas kaj unuvoĉan kaj plurvoĉan ludadon.[2]

La gitaro estas tipo de kordofono, tradicie konstruita el ligno kaj sonigita per kordoj el tripo, nilonoŝtalo (sed nenio malhelpas aliajn similajn materialojn) kaj distingita el aliaj kordofonoj per sia konstrumaniero kaj agordado. La moderna gitaro estis antaŭita de la giterno, la vihuela, la kvar-kord(ar)a gitaro de la Renesanco, kaj la kvin-kord(ar)a gitaro de la Baroko, ĉiuj el kiuj kontribuis al la disvolvigo de la moderna ses-korda instrumento.

Estas tri ĉefaj tipoj de moderna akustika gitaro: nome la klasika gitaro (hispana gitaro/nilon-korda gitaro), la ŝtal-korda akustika gitaro kaj la "archtop" gitaro, kiu estas foje nomata "ĵaz-gitaro". La tonalo de akustika gitaro estas produktita pere de la vibrado de la kordoj, amplifita per la vakua korpo (skatolo) de la gitaro, kiu funkcias kiel resonigilo. La klasika gitaro estas ofte ludita kiel soloa instrumento uzante kompletan teknikon de fingroplukado laŭ kiu ĉiu kordo estas plukita unuope fare de la fingroj de la ludanto, male al la tekniko de pinĉado laŭ kiu oni frapas samtempe la kordojn per ĉiuj fingroj de la mano kune. Fakte la termino "fingroplukado" povas referenci ankaŭ al specifa tradicio de gitaludado en folk, bluso, blugreso, kaj kontreo en Usono. La akustika basgitaro estas bas-tona instrumento kiu estas unu oktavon sub la regula ordinara gitaro.

Elektraj gitaroj, enkondukitaj en la 1930-aj jaroj, uzas amplifilon kaj laŭtparolilon kiuj faras la sonon de la instrumento sufiĉe laŭte aŭdebla kaj por lamuzikistoj kaj por la publiko, kaj, ĉar ĝi produktas elektran elsendaĵon se ludita, tio povas esti elektronike manipulata kaj formi specifan tonalon uzante ekvalizilon (ekz., por kontroli basajn kaj sopranajn tonalojn) kaj grandan varion de elektronikaj efektaparatoj, el kiuj la plej ofte uzataj estas deformaĵo kaj resonado. Fruaj amplifitaj gitaroj uzis malplenan korpon, sed solidaj lignaj gitaroj ekhegemoniis jam dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ĉar ili estas malpli tendencaj al nedezirataj akustikaj renutraĵoj "feedback howls". Kiel ĉe akustikaj gitaroj, estas nombraj tipoj de elektraj gitaroj, kiel la duon-akustikaj gitaroj, la "archtop" gitaroj (uzataj en ĵaz-gitaro, bluso kaj rokabilo) kaj la solid-korpaj gitaroj, kiuj estas amplekse uzataj en rok-muziko.

La laŭta, amplifita sono kaj sonpovo de elektra gitaro ludata tra gitar-amplifilo estis ludanta ŝlosilan rolon en la disvolvigon de bluso kaj rok-muziko, ambaŭ kiel akompana instrumento (ludanta ripetfrazojn kaj akordojn) kaj kiel protagonista instrumento por gitarsolooj, kaj en multaj rok-subĝenroj, plej elstare en metalroko kaj punk-roko. La elektra gitaro havis tre gravan influon en popola kulturo. La gitaro estas uzata en ampleksa vario de muzikaj ĝenroj tutmonde. Ĝi estas agnoskita kiel ĉefa instrumento en ĝenroj tiom diversaj kiom bluso, blugreso, kontreo, flamenko, folk, ĵazo, ĥoto, mariaĉo, metalroko, punk-roko, regeo, rok, soŭlo, kaj pop.

  1. "Definition of GUITAR". www.merriam-webster.com. Alirita la 17an de junio 2020.
  2. Datumbazo de kordinstrumentoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne