Karlo la 5-a (Francio)

Karlo la 5-a
Reĝo de Francio
Regado 1364–1380
Antaŭulo Johano la 2-a
Sekvanto Karlo la 6-a
Persona informo
Charles V de France
Naskiĝo 21-an de januaro 1338 (1338-01-21)
en Vincennes
Morto 16-an de septembro 1380 (1380-09-16) (42-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per Infekta malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Johano la 2-a de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jutta (Bonna) de Bohemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Izabela de Valois, Johana de Valois, reĝino de Navaro, Maria de Valois, dukino de Berry, Filipo la 2-a de Burgonjo, Johano, duko de Berry kaj Ludoviko la 1-a de Anjou Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Johana de Burbono (1350, 1350 (Gregoria)–1378) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Biette de Cassinel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karlo la 6-a de Francio
 ( Johana de Burbono)
Isabelle of Valois (en) Traduki
 ( Johana de Burbono)
Oudard d'Attainville (en) Traduki
 ( Biette de Cassinel (en) Traduki)
Marie of Valois (en) Traduki
 ( )
Ludoviko de Valois
 ( Johana de Burbono)
Catherine of Valois, Countess of Montpensier (en) Traduki
 ( Johana de Burbono)
Jean de France (en) Traduki
 ( Johana de Burbono) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Karolo la 4-a (patrina onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo State administration (en) Traduki, politiko kaj militaj aferoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo la 5-a de Francio (n. la 21-an de januaro 1338 en Vincennes – m. la 16-an de septembro 1380 en Beauté-sur-Marne), kromnomita Karlo la Saĝa (franclingve Charles V le Sage) estis la reĝo de Francio ekde 1364 ĝis 1380. Lia reĝado kongruas kun la fino de la unua parto de la Centjara milito : li sukcese rekonkeris ĉiujn landojn perditajn de siaj antaŭuloj, restarigis la aŭtoritaton de la franca ŝtato kaj signife rekonstruis la reĝlandon.

Lia patro kaj antaŭulo, Johano la 2-a la Bona, estis venkita de la angloj kaj fariĝis ostaĝo en Londono. Kiel dauphin de enkarcerigita reĝo, li provis reformi la francan monarkion, sed malsukcesis pro la ambicioj de Karlo de Navaro kaj pro la kontraŭagado de Étienne Marcel. Karlo estis oficiale kronita en 1364, kaj interalie daŭrigis la efikan monpolitikon iniciatitan de la konsilistoj de sia patro. La reĝado de Karlo estas ofte komparita kun tiu de Sankta Ludoviko, kiel ekzemploj de sukcesaj mezepokaj reĝadoj.

Li kreis seninterrompan francan armeon, kiun li financis per novaj impostoj. Kune kun la armeoj de siaj fratoj, li plurfoje venkis Anglion. Li plie soligis Anglion diplomatie, kiam li aliancis sin al la gaskonjaj vasaloj antaŭe favoraj al la angloj. La reĝo cetere kuraĝigis la naskiĝon de franca naciismo, kaj prezentis la anglojn kiel invadintojn.

La reĝado de Karlo estis finfine markita de la granda okcidenta skismo, kiun li ne povis – aŭ volis – malhelpi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne