Korvo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korvo
Griza korniko Corvus cornix
Griza korniko Corvus cornix
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La korvo (science: Corvus)[1] estas genro, kiu entenas preskaŭ kvindek speciojn (kaj pli ol cent speciojn, se oni konsideras la formortintajn kaj prahistoriajn) de Korvedoj. Ĝia bleko nomiĝas la grako.

La veraj korvoj estas grandaj paseroformaj birdoj, kiuj formas la genron Corvus en la familio de korvedoj. Laŭ grando, ili varias inter la relative malgrandaj (kolombograndaj eŭrazia monedo kaj dauria korvo) kaj la grandaj (korako de la holarktika regiono kaj la dikbeka korvo de la altaj teroj de Etiopio). La ĉirkaŭ 40 aŭ pli da membroj de tiu ĉi genro troviĝas en ĉiuj mezvarmaj kontinentoj (escepte de Sudameriko) kaj en kelkaj apartaj kaj oceanaj insuloj (inkluzive Havajon).

La genro de korvoj konsistigas trionon de la specioj de la familio de korvedoj. Aliaj genroj de korvedoj inkluzivas la pigojn kaj garolojn. Korvoj ŝajne evoluis en Azio el la korvedaro, kiu estis evoluinta en Aŭstralazio kaj de tie eliris. Corvus poste reeniris en Aŭstralion (relative ĵuse) kaj produktis kvin speciojn kun unu agnoskita subspecio.

  1. korvo en vortaro.net

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne