Meksikurbo

Panorama vido de Meksikurbo el la Latinoamericana turo
Panorama vido de Meksikurbo el la Latinoamericana turo
Meksikurbo
(Tenoĉtitlano)
hispane México
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: Ciudad de México
Moto: La Ciudad de los Palacios - Urbo de Palacoj
Ŝtato Meksiko Meksiko
Distrikto Federacia Distrikto
Historia regiono Azteka imperio
Parto de Granda Meksikurbo
Valo Valo de Meksiko
Flughaveno Aeroméxico
Kvartaloj
Memorindaĵoj Kastelo de Ĉapultepeko, Baziliko de Gvadalupo
Konstruaĵoj Torre Latinoamericana, El Palacio de Hierro, Nacia muzeo de Arto
Sekiĝanta lago Lago Tekskoko
Situo Meksikurbo
 - alteco 2 310 m s. m.
 - koordinatoj 19° 26′ 00″ N 99° 08′ 00″ U / 19.43333 °N, 99.13333 °U / 19.43333; -99.13333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 3 930 m s. m.
Areo 1,485 km² (148,5 ha)
Loĝantaro 8 851 080 (2010)
Denseco 5 960 323,23 loĝ./km²
Nacia parko Parko Cumbres del Ajusco
Fondo 1521
Urbestro Marti Batres

(ekde 16-a de junio 2023)

Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Poŝtkodo 00 - 16
Telefona antaŭkodo (+52) 55
ISO 3166 MX-DFE
HDI 0.915 Tre alta
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Meksikurbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 412
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv
Amuzparko Six Flags México
Vizitindaĵo Popocatépetl
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Kvartaloj de Meksikurbo
Kvartaloj de Meksikurbo
Kvartaloj de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Vikimedia Komunejo: Ciudad de México
Retpaĝo: www.cdmx.gob.mx
Map
Katedralo en Meksikurbo

Meksikurbo (hispane Ciudad de México (CDMX)), aŭ Meksiko, estas la ĉefurbo de Meksiko[1], federacia ento de la lando kiu kun la tridek unu ŝtatoj kiuj kunformas Meksikon,[2][3][4] estas la plej granda urbo de la lando kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de la nomitaj Poderes de la Unión, tio estas la supremaj instancoj de la tri politikaj povoj de la lando.[5]

Antaŭe, ĝi estis parto de la Meksika Federacia Distrikto. Ekde januaro 2016, Meksikurbo estas la tridek-dua subŝtato de Meksiko.[6] Antaŭ la alveno de la Hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano.

Meksikurbo estas dividita en dekses teritoriaj areoj. Ĝi estas en la Valo de Meksiko je averaĝa alteco de 2240 m super marnivelo en la regiono centro-suda de la lando, lime norde, okcidente kaj oriente kun Ŝtato Meksiko kaj sude kun Morelos. Kun 1495 km², ĝi okupas 0.1 % de la nacia teritorio, nome la plej malgranda ento de la lando.

Ties loĝantaro estas preskaŭ tute urba, kun nur 1 % rura. En la censo de 2020, ĝi superis naŭ milionojn de loĝantoj, per 9 209 944, kio estas 7.3 % de la totalo de la lando, nome la dua ento plej loĝata malantaŭ Ŝtato Meksiko. Tamen, se konsideri ankaŭ la totalon de la metropola zono de la Valo de Meksiko[7] temas pri 21 804 515 loĝantoj, kio faras ĝin la urba aglomeraĵo plej granda de la hispanparolanta mondo kaj de Ameriko, kaj la naŭa urba aglomeraĵo plej granda kaj loĝata de la mondo.[8] En 2019, la indico de homa disvolvigo estis de 0.837 (konsiderita tre alta), kiel unu el la ses entoj de Meksiko kun IHD en tiu nivelo, kaj la unua laŭ IHD.

Ĝi estas la plej granda urba areo de Meksiko kaj ties ĉefa politika, ekonomia, socia, akademia, financa, entreprena, turisma, kultural, komunika kaj distra centro. En 2018, ĝi havis MEP de 568 445 000 000 usonaj dolaroj, pli granda ol tiuj de landoj kiel Argentino, Kolombio aŭ Peruo. Katalogita kiel mondurbo, ĝi estas ankaŭ unu de la financaj kaj kulturaj centroj plej gravaj de la mondo, per unu de la ekonomioj plej dinamikaj je internacia nivelo, kaj estas, laŭ la grando de MEP, la dekkvina je tutmonda nivelo.[9][10][11][12] En 2018, la ĉefurbo akaparis la 17 % de la totalo de la MEP de la lando, kun averaĝa kresko tiujare de 6.8 % (super la landa averaĝo), kun havigo de 27 % al la ekonomia kresko de la lando en tiu jaro.[13]

Granda Meksikurbo (hispane Zona Metropolitana del Valle de México, akronime ZMVM) estas urba areo en Meksiko kiu inkluzivas Meksikurbon kun ĝiaj antaŭurboj [14]. Ĝi havis 20 137 152 loĝantojn en 2010 [15], kaj estas tiel unu el la plej loĝataj areoj en la mondo [16]. La ZMVM konsistas el la 16 administraj distriktoj de la Federacia Distrikto de Meksiko same kiel el 40 municipoj en la ŝtato de México kaj el unu municipo en la ŝtato de Hidalgo.

Meksikurbo estis scenejo de kelkaj el la historiaj kaj sociaj okazaĵoj plej gravaj de la lando. Ne estas scienca interkonsento pri la dato de la fondo de la urbo, sed tio okazis eble komence de la 14-a jarcento. Informo kolektita en la periodo de Nova Hispanio sugestas, ke la fondo estis farita de meŝikoj la 13an de marto 1325, sur insulo de la Lago Tekskoko, kun la nomo Kŭaŭhmikstitlan kaj renomita Tenoĉtitlano fare de Akamapiĉtli en 1376 kiel omaĝo al la estro Tenoĉ. Tiu urba kerno iĝis pro la tempopaso la ĉefurbo de la Meŝika imperio. La 13an de Aŭgusto 1521, la meŝikoj estis venkitaj per la kapto de la urbo fare de la hispanoj kaj iliaj indiĝenaj aliancanoj estre de la hispana konkeristo Hernán Cortés, okazaĵo kiu markis la komencon de la vicreĝlanda epoko.[17]

En 1535, oni kreis oficiale la Vicreĝlandon Nova Hispanio kaj oni establis la novan Meksikurbon sur la antikva Meksiko-Tenoĉtitlano, agnoskita per "cédula real" de 1545, kiel Muy Noble, Insigne, Muy Leal e Imperial Ciudad de México fare de Karlo la 1-a de Hispanio.[18] Tiam ĝi estis deklarita ĉefurbo de la Vicreĝlando, kaj funkciis ekde tiam kiel politika, financa kaj administracis centro de la teritorioj de la Hispana Imperio en Nordameriko, Centrameriko, Azio kaj Oceanio. La hispana dominado de tiu epoko sur ĉefurbo finiĝis je la fino de la Meksika Milito de Sendependeco en 1821, kun la eniro de la Trigaranta Armeo en la urbo. La statuso de sidejo de la registaro estis ratifita en la Acta de Independencia del Imperio Mexicano, kiu nomis ĝin Imperia Ĉefurbo.[19]

En 1823, per la proklamo de la Unua Federacia Respubliko, finiĝis oficiale la Unua Meksika Imperio (1821-1823), kaj la 18an de Novembro 1824 la Kongreso decidis krei Federacian Distrikton (tio estas, ento diferenca el la aliaj ŝtatoj) por esti hejmo de la tri povoj (plenuma, leĝofara, kaj justica) en teritorio kiu ne apartenu al iu (sub)ŝtato partikulare, por eviti la hegemonion de unu ŝtato super la ceteraj de la federacio. Pere de la klopodoj de fray Servando Teresa de Mier kaj de kelkaj aliaj gravuloj kiuj apogis tion, Meksikurbo estis elektita kiel loko por la koncentro de la povoj de la unio.[20]

En 1929, oni nuligis la municipajn rajtojn de la Federacia Distrikto.[21][22] La iompostiomaj modifoj de la statuso de la urbo ekis en 1988 per la formado de popola leĝofara organo per popola balotado (nome Asamblea de Representantes del Distrito Federal); pluis en 1997 per la elektado de propra plenuma povo (Jefe de Gobierno del D. F.); kaj konkludis en 2016 per la politika reformo kiu redaktis sian propran politikan konstitucion (ekvalidiĝis plene en 2018); tiu politika procezo finiĝis ankaŭ per la havigo de oficiala dokumento carta magna federal kaj la samajn rajtojn kaj eblojn de ĉiu ŝtato, sed, konsiderante ties kategorion de ĉefurbo de la respubliko, ĝi konservas la nomo de federacia ento; krome jam iĝis nevalidaj la nomoj México D. F. kaj Distrito Federal por uzi nur la esprimon Ciudad de México.[23][24]

En ties teritorio estas tri kulturaj havaĵoj el la 35 lokoj de Monda heredaĵo de Unesko de la lando: nome la Historia Centro, Ŝoĉimilko (formita de historia centro kaj tri zonoj chinamperas), la Centra Kampuso de la Universitata Urbo de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) kaj la Dom-Studio de Luis Barragán. La urbo enhavas 151 muzeoojn kiuj metas ĝin kiel la dua urbo kuo plej da muzeoj en la mondo malantaŭ nur de Londono.[25] Krome, en 1968, ĝi estis la unua urbo de Latinameriko kaj hispanparolanta kiu estis hejmo de Olimpiaj ludoj kiel sidejo de la Somera Olimpiko 1968.

Vido al Meksikurbo el okcidento.
  1. Víctor Chávez (22a de januaro 2016). «DF no es el estado 32, aclaran legisladores». El Financiero. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  2. «No más D.F.: la capital de México cambió de nombre». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  3. GDA / El Universal. «México dice adiós al DF y nace la Ciudad de México - Latinoamérica - El Tiempo». El Tiempo. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  4. Martínez Ahrens, Juan (30an de januaro 2016). «Nace la Ciudad de México y desaparece el Distrito Federal». El País. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  5. «Artículo 44 de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos». Suprema Corte de Justicia de la Nación. 29an de januaro 2016. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021. «Texto vigente a la última reforma publicada en el Diario Oficial de la Federación el 29 de enero de 2016. La reforma a este artículo, así como al 43 y 122 de la misma constitución, y el texto vigente del Art. 1º de la Constitución local, afirman su carácter de entidad federativa, mas no de estado, en virtud de su condición de capital de la república.»
  6. Oficiale, la nomo ŝanĝis la 30an de januaro 2016, per dekreto kiu deklaras reformitaj kaj nuligitaj diversajn disponojn de la Politika Konstitucio de Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, pri la politika reformo de Meksikurbo. «Decreto publicado por la Secretaría de Gobernación mexicana por el que se declaran reformadas y derogadas diversas disposiciones de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos, en materia de la reforma política de la Ciudad de México». 20a de januaro 2016. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  7. OECD. OECD Territorial Reviews, Statistics / OECD Territorial Reviews / OECD Territorial Reviews: Valle de México, México (en angla). doi:10.1787/9789264245174-en. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  8. Naciones Unidas (eld.). «Population of urban agglomerations with 750,000 inhabitants or more in 2005, by country, 1950-2015». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  9. Universitato de Loughborough (eld.). «Inventory of World Cities» (en angla). Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  10. «GaWC - The World According to GaWC 2012». www.lboro.ac.uk. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  11. «Lista de Las Ciudades más ricas del Mundo según el PIB que tienen». Arkivita el originalo la 9an de Aprilo 2018. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  12. Gobierno de la Ciudad de México (2018). «Ciudad de México Global: La acción internacional de la Ciudad de México». Arkivita el originalo la 17an de februaro 2019. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  13. «Reporte económico de la Ciudad de México 2017». Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine [1] Arkivigite je 2019-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  14. Delimitation of Mexico's Metropolitan Areas 2015 (hispane). CONAPO. Alirita December 29, 2020.
  15. INEGI. 2011. «Censo 2010. Estados Unidos Mexicanos. Resultados Preliminares.», s. 30. (el Retarkivo 20120505010044)
  16. Forente Nasjoner. 2009. «World Urbanization Prospects: The 2009 Revision» Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20111008040750)
  17. «Ciudad de México».. Arkivita el la originalo je 2021-03-07. Alirita 2021-08-27.
  18. Silva Badillo, Carlos Enrique (1986). «El Distrito Federal y el Estado del Valle de México, (1814-1917)». Memoria del IV Congreso de Historia del Derecho Mexicano (Instituto de Investigaciones Jurídicas de la UNAM.).
  19. «Acta de Independencia del Imperio Mexicano». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  20. Diskurso de fray Servando Teresa de Mier "en pro de la ciudad de México y el Distrito Federal"
  21. «Ley Orgánica del Distrito y los Territorios Federales (31 de diciembre de 1928)». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  22. «"Es creado el Distrito Federal". En: Doralicia Carmona Dávila, Memoria política de México. Instituto Nacional de Estudios Políticos, A.C.». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  23. «Texto original y reformas al artículo 122 constitucional». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  24. «Texto original y reformas al artículo 44 constitucional». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  25. «22 cosas que todos deben saber acerca de la Ciudad de México #CDMX». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne