Nederlandlingva Vikipedio

Nederlandlingva Vikipedio
Retadreso nl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo nederlanda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 6-a de julio 2024
Artikolnombro 2 161 810
Profundeco 19.1
Paĝoj 4 640 047
Redaktoj 67 614 223
Uzantoj 1 352 356
Aktivaj uzantoj 3 577
Administrantoj 31
Dosieroj 20
vdr

La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.

Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.

La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne