Nilo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Afriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nilo.
Nilo
arabe النيل, an-nīl
rivero
Agilkia, Nilo, Egiptio
Akvofaloj de Blua Nilo en Etiopio
Deveno de nomo: "Nile" (Arabe: 'nīl)
venas el greka vorto Neilos (Νεῖλος)
Landoj
Historia regiono Antikva Egiptio
Urboj Jinja, Ĵubo, Ĥartumo, Kairo
Ĉefa fontrivero Blanka Nilo
 - situo Ruando
 - alteco 2 700 m
 - koordinatoj 2° 16′ 56″ S 29° 19′ 52″ O / 2.28222 °S, 29.33111 °O / -2.28222; 29.33111 (mapo)
Apuda fontrivero Blua Nilo
 - situo lago Tana, Etiopio
 - koordinatoj 12° 2′ 8″ S 37° 15′ 53″ O / 12.03556 °S, 37.26472 °O / -12.03556; 37.26472 (mapo)
Kunfluejo de fontriveroj proksime de Ĥartumo
 - situo Sudano
Enfluejo
 - situo Mediteraneo
 - alteco m
 - koordinatoj 31° 00′ 00″ N 31° 00′ 00″ O / 31.00000 °N, 31.00000 °O / 31.00000; 31.00000 (mapo)
Longo 6 650 km (4 132 mi)
Larĝo km (5 mi)
Akvokolektejo 3 400 000 km² (340 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 2 830 /s
Satelita foto de la delto de Nilo
Satelita foto de la delto de Nilo
Satelita foto de la delto de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Vikimedia Komunejo: Nile
Map
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Nilo

Nilo (arabe النيل, an-Nīl), en Nordorienta Afriko, estas unu el la du plej longaj riveroj sur la planedo Tero aŭ eĉ historie la plej longa.[1] Ĉu Nilo estas pli longa ol Amazono en Sudameriko, ankoraŭ estas temo de multaj debatoj. Tio estas plejparte pro du faktoj: unue, la longecoj de riveroj ŝanĝiĝas dum tempo (speciale en ebenaĵoj, kie riveroj ofte ŝanĝas siajn vojojn), kaj due, la punkto, el kiu oni mezuras la longecon de rivero, ne ĉiam estas klara.

Ĝi estas 6 853 km longa. La Nilo estas "internacia" rivero, ĉar ties akvofontoj estas kunhavataj de dek unu landoj, nome, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Etiopio, Eritreo, Suda Sudano, Sudano kaj Egiptio.[2] Partikulare, la Nilo estas la unuaranga akvofonto de Egiptio kaj Sudano.[3]

La Nilo havas du ĉefajn alfluantojn, nome la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo. La Blanka Nilo estas konsiderata la ekfluejo kaj la unuaranga fonto de la Nilo mem. La Blua Nilo, tamen, estas la fonto de plej el la akvo kaj de la fekunda grundo. La Blanka Nilo estas pli longa kaj ekfluas en la regiono de la Grandaj Lagoj de centra Afriko, kaj la plej dista akvofonto estas ankoraŭ nedeterminita sed lokigita en ĉu RuandoBurundo. Ĝi fluas norden tra Tanzanio, Lago Viktorio, Ugando kaj Suda Sudano. La Blua Nilo (en amhara ዓባይ, ʿĀbaj[4][5]) ekas ĉe la Lago Tana en Etiopio[6] kaj fluas en Sudanon el sudoriento. Ambaŭ riveroj kuniĝas ĉe la ĉefurbo de Sudano nome Ĥartumo.

La norda parto de la rivero fluas norden preskaŭ entute tra la dezerto de Sudano al Egiptio, kaj poste finas en granda delto kiu malpleniĝas al la Mediteranea Maro. Egiptiaj civilizoj kaj sudanaj regnoj dependis el la rivero ekde antikvaj epokoj. Plej el la setlejoj kaj urboj de Egiptio kuŝas laŭlonge de tiuj partoj de la Nila valo norde de Asuano, kaj preskaŭ la tuto el la kulturaj kaj historiaj lokoj de Antikva Egiptio troviĝas laŭlonge de la riverbordoj.

  1. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/415347/Nile-River Nile River Encyclopædia Britannica
  2. Oloo, Adams (2007). “The Quest for Cooperation in the Nile Water Conflicts: A Case for Eritrea”, African Sociological Review 11 (1). Alirita 25a Julio 2011..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2014-10-07.
  3. Mohamed Helmy Mahmoud Moustafa Elsanabary (2012) “Teleconnection, Modeling, Climate Anomalies Impact and Forecasting of Rainfall and Streamflow of the Upper Blue Nile River Basin”. Alirita 23a Januaro 2012.. 
  4. United States Board on Geographic Names/Permanent Committee on Geographical Names for British Official Use. "Romanization System for Amharic Arkivigite je 2013-02-13 per la retarkivo Wayback Machine". 1967. Ĉe National Geospatial Intelligence Agency, 2013. Alirita la 28a Feb 2014.
  5. Vidu ankaŭ: BGN/PCGN latinigo.
  6. La rivero elfluas el tiu lago okazas ĉe 12° 02′ 09″ N 37° 15′ 53″ O / 12.03583 °N, 37.26472 °O / 12.03583; 37.26472 (mapo)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne